Bovopikilo estas pikilo, kiu estas uzata por instigi bovojn kaj aliajn bestojn, dum ili laboras.[1] Ĝi estas bastono kun malgranda ferpinto ĉe la fino, per kiu oni pikas bestojn, kiam ili trenas plugilonĉaron. Ĉi tiu bastono havas unu colon dikaĵon sube kaj maldikiĝas al la fino, ĉar, se ĝi estus tiel dika supre kiel malsupre, ĝi pezus tro multe. Kutime ĝi estas tri metrojn longa. Ĉe la alia fino ĝi havas ian specon de fera padelo, per kiu la kamparano foje forigas la teron, kiu algluiĝas al la plugilo kaj lacigas multe la bovojn, kiuj tiras ĝin.[2]

Bildo de angla manuskripto el la s. XVI.
Bildo de angla manuskripto el la s. XVI.

Referencoj redakti

  1. Eines i feines. Vivències a la Cerdanya a principis de segle. Puigcerdà: Institut d'Estudis Ceretans, 1999.
  2. Muntané Bartra, J., et al.. Tradicions, costums i creences de la Catalunya Septentrional (Capcir, Cerdanya i Conflent). Puigcerdà: Institut d'Estudis Ceretans, 2009.