La monto Boxberg estas arbaroza altaĵo en la Orientturingia mont(et)aro sudokcidente de Gotha.

Priskribo redakti

Etimologie la nomo signifas "monto kie paŝtiĝas la virŝafoj", kion atestas ankaŭ la pli malnova skribmaniero Bocksberg. La ĝis 360 m alta altaĵo kun Kleiner Boxberg oriente kaj Großer Boxberg okcidente kovras la surfacon de ĉ. 5 kvadratkilometroj kaj superas la ĉirkaŭantan pejzaĝon je inter 10 kaj 30 metroj. Tratranĉas la monton la aŭtoŝoseo nr. 4

 
Ĉe la haltejo Boxberg de la Turingia Arbarfervojo, en 1989

Famiĝis la monto per la tie troviĝanta hipodromo. Manplenon da loĝdomoj ĉe la hipodromo apartenas al la malgranda urboparto Boxberg de Gotha. La arbaroj ĉe Großer Boxberg kaj Kleiner Boxberg estas proksima ripozumaero por la urbanoj el Gothakaj facile atingeblas trame per Thüringerwaldbahn. Krome kondukas tra tiu ĉi regiono ankaŭ la Leina-kanalo kiu finiĝas ĉe Wasserkunst en la urbokerno de Gotha.

Vidu ankaŭ redakti

Hipodromo Boxberg

50.90611111111110.651111111111360