Bráulio TAVARES (elp. Braŭljo Tavares) (n. Campina Grande, 1950) estas brazila verkisto, poeto kaj komponisto.

Bráulio Tavares
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 1950 (1950-01-01) (74-jaraĝa)
en Kampinagrando
Lingvoj portugala vd
Ŝtataneco Brazilo vd
Profesio
Okupo ĵurnalistoverkisto • poeto • sciencfikcia verkisto • scenaristo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Li studis kinon en la Supera Kina Lernejo de la Katolika Universitato de Minas-Ĝerajso.

Li estas ankaŭ esploristo de fantasta literaturo kaj sciencfikcio, kompilis la unuan bibliografion pri tia brazila literaturo, la "Fantastic, Fantasy and Science Fiction Literature Catalog" (Fundação Biblioteca Nacional, Rio, 1992), estas ĵurnalisto kaj skribas rolgvidilojn por spektakloj, kino kaj televido.

Li loĝis en Belo Horizonte kaj Salvadoro, nun loĝas en Rio de Ĵaneiro ekde 1982.