Brühl estas unu el la plej malnovaj stratoj en Lepsiko. Ĝi famis ĝis la Dua Mondmilito kiel mondstrato de peltoj, estis la plej grava strato de la urbo kaj kontribuis esence al la mondfamo de Lepsiko kiel komerca metropolo. Kelkan tempon la tie surlokaj felkomercaj entreprenoj kontribuis la plej grandan parton de la impostenspezoj de Lepsiko. En la domo de la gastejo Zum roten und weißen Löwen naskiĝis Richard Wagner. Brühl estis plejparte detruita dum la Dua Mondmilito. En la Germana Demokratia Respubliko ĝi estis plejparte stampita de loĝdomegoj laŭ moderna arkitekturo kaj de parte resanigitaj malnovaj domoj. Post la paca anekso de la GDR fare de Federacia Respubliko Germanujo kelkaj domoj rericevis sian secesiofasadon, ekestis novaj domoj laŭ nuntempa postmodernisma stilo. La malkonstruado de la loĝdomegoj ĉe Brühl kaŭzis konsiderindan konstruejdezerton en la urbocentro. Ĉeaj vendejoj plendis pri egaj reduktiĝoj de la vendosumoj, posedantoj de nemoveblaĵoj la kreskan senluantigon. Ĝis aŭtuno de 2012 oni volis fermi la sendoman breĉon per la vendejaro Höfe am Brühl, por reakiri la rangon de la ĉefa aĉetunstrato, kiun ĝi iam havis inter la du mondmilitoj.

Brühl (Lepsiko)
Brühl (Lepsiko)
strato
Lando: Germanio
Geografia situo 51° 20′ 34″ N, 12° 22′ 42″ O (mapo)51.3426916712.37833333Koordinatoj: 51° 20′ 34″ N, 12° 22′ 42″ O (mapo)
Brühl (Lepsiko) (Saksio)
Brühl (Lepsiko) (Saksio)
DEC
Brühl (Lepsiko)
Brühl (Lepsiko)
Commons: Brühl (Leipzig)
vdr

Naskiĝdomo de Richard Wagner redakti

 
Naskiĝdomo de Richard Wagner proks. 1885

La 22-an de majo 1813 Richard Wagner naskiĝis en Brühl n-ro 3, en la Gasthof Roter und Weißer Löwe (gastejo ruĝa kaj blanka leono). La gastejo, unuafoje menciita en 1656, nomiĝis laŭ la ruĝe super blanko horizontastriita blazonleono de la landgrafo de Turingujo kaj estis tranoktejo de la veturigistoj el Turingujo. En la jaro 1882 la domo ricevis la nomon Geburtshaus Richard Wagners (Naskiĝdomo de Richard Wagner). Kvar jarojn poste ĝi estis malkonstruita, la sekva konstruaĵo tamen plue nomiĝis Wagnerhaus (Wagner-Domo). En 1913 la iama Platz am Ranstädter Tor, poste Theaterplatz, ricevis la nomon Richard-Wagner-Platz. En 1914 oni konstruis la magazenegon Brühl sur la fundamentaj muroj de Brühl n-roj 1 kaj 3 kaj ampleksigis ĝin en 1928. La domo havis komence kurban liniokondukon kaj naturŝtonan fasadon. Denovaj alikonstruaĵoj al Konsumanto-Vardomo ĉe Brühl okazis en 1964–66. Ekde 1937/1970 bronzotabulo de la lepsika skulptisto Fritz Zalisz ĉe la magazenego Brühl memoris pri la naskiĝdomo de Richard Wagner.

Eksteraj ligiloj redakti