Brütten

komunumo de Svislando
Brütten
Blazono de Brütten
Brütten vidita de sudo
komunumo en Svislando
Kantono Zuriko
Distrikto Vinterturo
Koordinatoj  47° 28′ 23″ N 8° 40′ 28″ O / 47.47306 °N, 8.67444 °O / 47.47306; 8.67444 (mapo)Koordinatoj: 47° 28′ 23″ N 8° 40′ 28″ O / 47.47306 °N, 8.67444 °O / 47.47306; 8.67444 (mapo)
Nombro de loĝantoj 1880
Areo 6,67 km²
Alteco 610 m super marnivelo
Poŝtkodo 8311
Komunumkodo 0213
Mapo de Brütten
vdr

Pri la komunumo redakti

Brütten estas komunumo en la distrikto Vinterturo, Kantono Zuriko, Svislando. Ĝi havis 1880 loĝantojn je la 31-a de decembro 2007.

Geografio redakti

Brütten situas okcidente de la urbo Vinterturo ĉe la trilimpunkto de la distriktoj Vinterturo, Bülach kaj Pfäffikon sur la akvodislimo inter Tössvalo kaj Glattvalo. En okcidento Brütten limas kun la komunumoj Oberembrach kaj Nürensdorf, en sudo kun Lindau ZH.

Trafiko redakti

Per aŭtobusoj de la Zurika Trafik-Unio Brütten estas konektita kun Vinterturo kaj Bassersdorf.

Historio redakti

La unua dokumenta mencio de Brütten datiĝas el la jaro 876 sub la nomo Pritta. En frua mezepoko la vilaĝo estis posedaĵo de la Monaĥejo Sankt-Galo. Ek de ĉirkaŭ la jaro 1000 post Kristo la komunumo tiam apartenis al la Monaĥejo Einsiedeln, kiu posedis influon en Brütten ankoraŭ ĝis la jaro 1832. Apartaĵo estis, ke eĉ post la reformacio la reformitaj pastroj de Brütten estis elektitaj de la abato de la Monaĥejo Einsiedeln el propono de tri personoj de la urbo Zuriko, kiu posedis ek de la 15-a jarcento la voktrajtojn pri Brütten.

Eksteraj ligiloj redakti