Brăteni
komunumo en Rumanio
Brăteni [brətenj] (hungare: Mezőbarátfalva) estas vilaĝo en Rumanio sudokcidente de Bistriţa. En 1910 ĝi havis 334 loĝantojn (rumanoj); en 1992 147 (rumanoj). Ĝia unua mencio skribe estas en 1670. Ĝis 1919 kaj inter 1940 kaj 1944 apartenis al Hungario, (Kolozs (reĝa departemento) vármegye). Administre ĝi apartenas al Sânmihaiu de Câmpie.
Fonto redakti
- Magyar nagylexikon, 1-18., 1993-2004, Budapest.
- Loknomvortaro de Transilvanio kaj de Moldavio (Rumanio)
Eksteraj ligiloj redakti
- Popolnombrado 2002
- Administra mapo de distrikto Arkivigite je 2006-08-22 per la retarkivo Wayback Machine
- Interaga mapo de distrikto