Brachychiton acerifolium

Brachychiton acerifolius, nomita fajrarboillawarra, estas specio de arbo indiĝena de subtropikaj regionoj de la orienta marbordo de Aŭstralio. Ĝi famas pro siaj brilruĝaj floroj sonorilformaj, kiuj ofte kovras la tutan kanopeon kiam la arbo ankoraŭ ne havas foliojn.

Brachychiton acerifolius.

Ĝi estas arbo 8-15 m alta plej ofte, sed la specio povas atingi maksimuman altecon de 40 m nur en sia natura habitato. Ĝi kreskiĝas rapide, estas tre longviva, kaj toleras moderajn klimatojn kie oni kultivas ĝin pro sia beleco. Ĝi estas falfolia planto, perdas la foliojn post la seka sezono. La spektakla florado okazas fine de printempo kaj la nova foliaro pretas por la somera pluvsezono. La floroj estas skarlataj sonoriletoj kun kvin petaloj parte fuziitaj. La ingoformaj fruktoj (teknike konataj kiel folikloj) estas larĝaj, malhelbrunaj, ujoformaj, 10 cm longaj kaj kun 1 cm de diametro. Ĝi enhavas amason de haretoj kiuj algluiĝas al la haŭto. La semoj estas flavaj, kaj manĝeblaj; aborigenoj manĝas ilin rostitaj.

Bibliografio redakti

Eksteraj ligiloj redakti