Branford Marsalis (* 26-an de aŭgusto 1960 en Nov-Orleano) estas usona ĵaz-saksofonisto, komponisto kaj muzikproduktisto.

Branford Marsalis
Persona informo
Naskiĝo 26-an de aŭgusto 1960 (1960-08-26) (63-jaraĝa)
en Nov-Orleano
Lingvoj angla
Ŝtataneco Usono
Alma mater Berklee College of Music • New Orleans Center for Creative Arts
Familio
Patro Ellis Marsalis Jr.
Frat(in)oj Wynton Marsalis • Delfeayo Marsalis • Jason Marsalis
Okupo
Okupo komponisto • ĵazmuzikisto • saksofonisto • aktoro • diskografa artisto
TTT
Retejo http://www.branfordmarsalis.com
vdr

Vivo kaj verkado redakti

Branford Marsalis apartenas al la muziktalenta Marsalis-familio, kiu generis krom patro Ellis (piano) ankaŭ la fratoj Delfeayo (trombono), Jason (frapinstrumentaro) kaj Wynton (trumpeto). Li ludas ĉefe tenor- kaj sopransaksofonojn. Krom la kunludado kun sia familio li ricevis sian muzikan edukadon ĉe altlernejo Berklee College of Music en Bostono.

Marsalis komencis sian profesian karieron ekde 1980 en la grupoj de la ĵazbandego de Art Blakey, Clark Terry kaj Art Blakey's Jazz Messengers. Ekde 1982 ĝis 1985 li ludis en la grupo de sia frato Wynton Marsalis. Miles Davis dungis lin en 1983 por la sonregistrado de peco por la disko Decoy. Poste li atingis internacian famon pro sia kunlaboro kun popmuzikisto Sting. Regule ankaŭ dungis lin aliaj renomaj popmuzikistoj kiel James Taylor, Tina Turner, Bruce HornsbyYoussou N'Dour. en 1992 li estis gastsoloisto sur la disko Fast Life de David Murray.

Krom per multaj ĵazdiskoj li ankaŭ sukcesis per sia fandomuzika bando Buckshot LeFonque kaj per du klasiko-surdiskigoj kaj surmontras vastan stilan variecon. Por pluraj filmmuzikoj li kontribuis sian saksofonludadon (The Russia House, Sneakers), kaj aparte fruktodone ankaŭ kiel komponisto por la filmoj de la nigrusona reĝisoro Spike Lee kiel en School Daze (1988), Do the Right Thing (1988), Mo Better Blues (1990), When the Levees Broke (2006).

Ekde 1992 ĝis 1994 li estris la Tonight Show Band de la usona konversacio-spektaklisto Jay Leno. Poste li surdiskigis Buckshot LeFonque, kiu kombinas ĵazon kun hiphopo, ritmenbluso kaj rokmuziko. Sekvis estra pozicio je diskeldonejo Columbia Records en Novjorko. La tieaj spertoj instigis lin finfine fondi en la jaro 2002 la propran diskeldonejon Marsalis Music en Kembriĝo, Bostono.

Kune kun Harry Connick Jr. li fondis en 2005 la projekton Musicians' Village kun Habitat for Humanity en Nov-Orleano, por resetligi tie muzikistojn en artistokolonio, kiuj perdis siajn loĝejojn pro la rompiĝo de la malbone zorgitaj digoj de la Lago Pontchartrain sekve de la kirlventego Katrina. Per benefickoncertoj kaj donacoj ili provas financi la projekton.[1] Koncertdomo ankaŭ estas planita, ĝi nomiĝos Ellis Marsalis Center for Music. Marsalis kalkulas por la projekto 7,5 ĝis 15 Mio. $ de totalkostoj.[2]

Diskografio (selekto) redakti

  • Metamorphosen (2009)
  • Braggtown (2006)
  • Eternal (2004)
  • Romare Bearden (2003)
  • Footsteps Of Our Fathers (2002)
  • Requiem (1999, Columbia)
  • Music Evolution (1997, Columbia)
  • Buckshot LeFonque (1994, Columbia)
  • Crazy People Music (1990, CBS)
  • Trio Jeepy (1989, Sony BMG)
  • Random Abstract (1988, CBS)
  • Royal Garden Blues (1986)
  • Scences In The City (1984)

Fontoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Ĉi tiu artikolo estis redaktita tiel ke ĝi entenas tutan aŭ partan tradukon de « Branford Marsalis » el la germanlingva Vikipedio. Rigardu la historion de la originala paĝo por vidi ties aŭtoroliston.