La brankiostomo (Branchiostoma belcheri) el la ordo de ĥorduloj kaj familio de brankiostomedoj vivas en Ŝjamen, Ĉingdaŭ, Jantaj kaj alfaj lokoj de Ĉinio. Ĝi, diafana kun longo de 3-6 centimetroj, apartenas al la senkraniuloj. Ĝia karno estas ruĝa, ĝia korpo malpli larĝa ol dika kaj la du ekstremoj de la korpo pintaj. Ĉe la supro de la kapo estas okulpunktoj, malsupre de kiuj estas vestiblo kaj buŝo. Ce la ekstera vestiblo moviĝas pluraj antenoj. La fiŝoj kun dorsa, vosta kaj koksa naĝiloj havas haütajn faldojn simetriajn ĉe ambaŭ flankoj de la ventro.

La brankiostomoj vivas en la malprofunda kaj klara maro antaü bordo. Ili, ne naĝemaj, povas naĝi 60 cm. sekunde kaj post 50-sekunda naĝado ili subite haltas. Ĝenerale ili sin kaŝas en sablo, nur kun kapo ekstere. Kun akvofluo manĝaĵoj, ĉefe diversspecaj algoj, enfluas en ilian buŝon. Dum sia tuta vivo la brankiostomoj frajas tri fojojn, kaj la frajado okazas en junio kaj julio. En la tria fojo ili frajas plej multe. La junaj brankiostomoj maturiĝas post unu jaro. Ilia vivo daŭras 3-4 jarojn.

La brankiostomoj estas tipaj ĥorduloj. El la vidpunkto de anatomio kaj rigardate de la embria kresko, ili troviĝas en la periodo transira de la senvertebruloj al la vertebruloj, pro tio ili havas gravan signifon kaj en la biologia instruado kaj studado kaj en la akademia esplorado. Nun la brankiostomoj jam evoluas en la tropikaj kaj subtropikaj zonoj, dum tiuj en Ŝjamen ankoraŭ restas tiaj, kiaj ili estis antaü 500 milionoj da jaroj, tial multaj alilandaj zoologoj veturas tien por ilin esplori. Ŝjamen de Ĉinio estas koncentra produktejo de brankiostomoj. Antaŭe tie produktiĝis multege da tiaj fiŝoj, kiuj vendiĝis eksteriande, sed ekde la lasta periodo de la 50-aj jaroj, ilia produktokvanto draste malpligrandiĝis. Nun Ĉinio difinis Ŝjamen kiel naturan rezervejon por la brankiostomoj.