Brassica rapa

specio

Brassica rapa L. (sin. Brassica campestris L.) estas planto, kiu havas variajn vastajn kultivatajn subspeciojn, inkluzive la rapo (ĝi estas radiklegomo), kaj la Brassica rapa nipposinica, Brassica rapa pekinensis, kaj Brassica rapa ruvo (ili estas foliaj legomoj), kaj Brassica rapa oleifera (ĝi estas olesema).

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Brassica rapa

Biologia klasado
Regno: Plantoj
Klaso: Dukotiledonaj
Klado: Rosids
Ordo: Brasikaloj
Familio: Brasikacoj
Genro: Brassica
Specio: B. rapa
Brassica rapa
L.
Sinonimoj

B. campestris L.

Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Dum la 18a jarcento, Carolus Linnaeus pensis, ke la rapo kaj la olesem-produktantaj variantoj estis malsamaj specioj. Li nomis ilin B. rapa kaj B. campestris. Taksonomiistoj de la 20a jarcento elkovris ke la plantoj estas alogamiaj (fremdpolenaj), kaj do estas de la sama specio. Ĉar la rapo estis unue nomata de Linnaeus, oni decidis uzi la nomon Brassica rapa.

Subspecioj redakti

Estas kelkaj konataj subspecioj:

  • Brassica rapa L. subsp. rapa,
  • Brassica rapa L. subsp. oleifera,
  • Brassica rapa L. subsp. campestris,
  • Brassica rapa L. subsp. chinensis,
  • Brassica rapa L. subsp. pekinensis,
  • Brassica rapa L. subsp. perviridis.

Pekinensis redakti

Ĉina brasiko, nekuirita
Nutra valoro po 100 g (3,5 uncoj)
Energio 20 kkal   70 kJ
Karbonhidrato 3.2 g
- Fibro 1.2 g
Graso 0.2 g
Proteino 1.2 g
Vitaminoj
C-vitamino  27 mg 45%
Mineraloj
Kalcio  77 mg 8%
Fero  0.31 mg 2%
Magnezio  13 mg 4% 
Natrio  9 mg 1%
Procentaĵoj rilatas al usonaj
rekomendoj por plenkreskuloj.
Fonto: USDA Nutrient database angle

Ĉina aŭ napa brasiko, (Brassica rapa subsp. pekinensis), estas unu el la ĉinaj brasikoj, origine de la regiono apud Pekino (Ĉinio), kaj estas ofte uzate je la orientaj aziaj kuirartoj. Napa brasiko estas pli malhela de aliaj ĉinaj brasikoj, ekzemple Brassica rapa chinensis.

La nomo "napa" originas de regiona komunuza japana. Nappa (菜っ葉?) signifas la folioj de ia ajn legomoj, precipe kiam ĝi estas uzata kiel manĝaĵo.[1] La japana nomo de tiu ĉi vario de brasiko estas hakusai (白菜?), signifante "blanka legomo", samsignife de la ĉina nomo.

Je la Korea kuirarto, ĝi estas la ĉefa enhavo de baechu kimchi, la plej ofta kimĉio, sed ĝi ankaŭ estas manĝata nekuirite por ĉirkaŭvolvi porkaĵon aŭ ostrojn, kun la gochujang tremposaŭco. La eksteraj folioj estas pli malmolaj, kaj estas uzataj por supoj.

Kelkaj homoj priskribas la aramon kiel pli delikata kompare kun Brassica rapa chinensis aŭ brasiko.

Napa brasiko estas uzata kiel prospera simbolo en Ĉinio. Ĝia bildo do ofte aperas simbole je vitraj kaj porcelanaj figuroj. La fama Jadeita Brasiko skulpturo de la Nacia Palaca Museo de Tajvano estas figuro de ia vario de napa brasiko.

Referencoj redakti