Braunlage

komunumo en Malsupra Saksio, Germanio

Braunlage [braŭnla:ge] estas komunumo en Germanio. Ĝi troviĝas en la distrikto Goslar de la federacia lando Malsupra Saksio. La 1-an de novembro 2011 ĝia teritorio ampleksiĝis per la eksa sendependa urbo Sankt Andreasberg, kiu inter esperantistoj ricevis certan renomon pro la tiea seminariejo Haus Sonnenberg, en kiu plurfoje okazis la Esperanto-renkontiĝo Printempa Semajno Internacia, kaj Germana Esperanto-Asocio formulis tie siaj gvidliniojn pri eŭropa lingvopolitiko. En sporta historio ĝi konatas pro tio, ke en la vintrosporta urbeto en 1888 inventiĝis la sporto bobado, kaj nun estas tie unu el la tutmonde malmultaj internaciaj bobaj vojoj. Fine de decembro 2022 la urbo havis 5585 loĝantojn.

Braunlage
Blazono
Braunlage (Germanio)
Braunlage (Germanio)
DEC

Map

Flago
urba komunumo de Germanio
Administrado
Federacia lando Malsupra Saksio
Distrikto Distrikto Goslar
Urborajtoj Urbo (Stadt)
Telefona antaŭkodo 05520
Poŝtkodo 38700
Aŭtomobila kodo GS
Oficiala Municipokodo 03153016
Subdivido 3 komunumopartoj (Ortsteile)
Politiko
Komunumestro Stefan Grote
Partio de komunumestro SPD
Adreso de la administrejo Herzog-Johann-Albrecht-Str. 2
Demografio
Loĝantaro 5585 (stato 2022-12-31) [fonto: landa statistika oficejo (tabelo A100001G)]
Geografio
Geografia situo 51° 44′ N, 10° 37′ O (mapo)51.726410.610099722222Koordinatoj: 51° 44′ N, 10° 37′ O (mapo)
Alto super la marnivelo 560 m
Areo 21,70 km²
Oficiala retejo https://www.braunlage.de/
vdr
la komunumo...
ĉirkaŭ la..
jaro 1900
panoramo de Braunlage, fone la montro Wurmberg