Brazila Nacia Himno

La vortoj de nacia himno de Brazilo verkatis far Osório Duque Estrada kaj esperantigis ĝin en du versioj: la de Francisko Valdomiro Lorenz kaj alia, de Sylla Chaves.

Hino nacional do Brasil
Brazila Nacia Himno
“Hino nacional do Brasil”
nacia himno
lando  Brazilo
kantoteksto Osório Duque Estrada, 1909
muziko Francisco Manuel da Silva, 1822
ekde 1922
muzika ekzemplo
"Brazila Nacia Himno"
noicon
Ĉu la aŭdigo ne funkcias? Eble helpos la paĝo "media help" (en la angla).
vdr

Esperanta tradukoj redakti

A. Esperantigis F. V. Lorenz redakti

Aŭdiĝis ĉe la bordoj Ipirangaj jen
kanta krio de heroa gento,
kaj de l’ liber la sunradioj brilis tuj
de la Patrujo sur la firmamento.
Do se ni de l’ egaleco
garantion konkeris per brako forta
en la sin’ de l’ libereco
nia brust’ defias eĉ je frapo morta.
Patruj’ amata
adorata
vivu! vivu!
Brazil’, intensa sonĝo kaj radi’ de am’
kaj de esper’ descendas al la tero
se bildo brilas jen de Suda Kruco ĉi
en via milda purĉiel-etero.
Giganta per la propra naturfonto,
koloso forta estas vi, sentima,
grandecon vian montras ja l’estonto.
Land’ adorata,
ĉe l’ landoj mil,
estas Brazil’
Patruj’amata!
Vin servi volas ĉiu via fil’
Land’ amata
Brazil’.
Eterne vi kuŝante sur riĉega lit’
ĉe l’ son’ de l’ mar’kaj alta lumĉiela,
Brazil’, sub sunradioj de la Nova Mond’
brilegas, Amerika perlo bela!
Ol bellandoj ajn aliaj
havas viaj plaĉaj kampoj pli da floroj,
pli da viv’ arbaroj niaj,
nia vivo pli da amo en la koroj.
Patruj’ amata
adorata
vivu! vivu!
Brazil’ simbolo estu de eterna am’
steloza via flago kvarkolora;
kaj diru, de l’ standardo, verdo-flavo ja:
Pac’ en estonto, la pasinto glora.
Sed se per justa glav’ vi diras vorton,
ne fuĝos viaj filoj for de l’ lukto,
ne timos, vin amante, eĉ la morton.
Land’ adorata,
ĉe l’ landoj mil,
estas Brazil’
Patruj’ amata!
Vin servi volas ĉiu via fil’
Land’ amata
Brazil’.

B. Esperantigis Silla Chaves redakti

La bordoj Ipirangaj aŭdis en trankvil'
Eĥantan krion de heroa gento,
Dum Suno de Libero, kun plej varma bril'
Ekflamis sur Brazila firmamento.
Se ekĝuis nia tero
Egalecon danke nian brakan forton,
En la sino de Libero
Niaj brustoj ja ne timas eĉ la morton.
Patri' amata,
Adorata,
Vivu, vivu!
Brazil', intensa revo kaj viviga lum'
De amo kaj espero sur nin falas
El via ĉielpuro ridetanta, dum
La brilo de Sudkruco senvualas!
Giganto pro la volo de Naturo,
Vi estas bela, forta kaj sentima,
Kaj via grando vojas al futuro!
Land' adorata,
Inter land-mil',
Mia Brazil'
La plej amata!
Gefilojn vartas
per patrin-ĝentil',
Land' amata, Brazil'!
Kuŝante por eterne sub lazur-ĉiel'
Inter muzika mar' kaj oro lita,
Vi lumas, ho Brazilo, Amerik-juvel'
Per sun' de Nova Mondo lumigita!
Ol la ĉarmoj alilandaj
Via flor-vario estas pli ornama,
Viaj boskoj - pli vivantaj,
Kaj vivado en vi estas ja pli ama!
Patri' amata,
Adorata,
Vivu, vivu!
Brazil', la stela flago, kiun portas vi,
Eterne estu nur simbolo ama,
Kaj ĉiaj flav' kaj verdo nur parolu pri
Ĉisnuna glor' kaj paco porĉiama!
Sed se Justec' bezonos klaban forton,
Ne mankos la kuraĝo de l' gefiloj,
Ĉar viaj adorantoj spitas morton!
Land' adorata,
Inter land-mil',
Mia Brazil',
La plej amata!
Gefilojn vartas
per patrin-ĝentil',
Land' amata, Brazil'!

Portugala originalo redakti

Ouviram do Ipiranga as margens plácidas
De um povo heróico o brado retumbante.
E o sol da liberdade, em raios fúlgidos,
Brilhou no céu da Pátria nesse instante.
Se o penhor dessa igualdade
Conseguimos conquistar com o braço forte.
Em teu seio, ó liberdade,
Desafia o nosso peito a própria morte!
Ó Pátria amada,
Idolatrada,
Salve! Salve!
Brasil, um sonho intenso, um raio vívido
De amor e de esperança à terra desce.
Se em teu formoso céu risonho e límpido,
A imagem do Cruzeiro resplandece.
Gigante pela própria natureza,
És belo, és forte, impávido colosso.
E o teu futuro espelha essa grandeza
Terra adorada,
Entre outras mil.
És tu Brasil,
Ó Pátria amada!
Dos filhos deste solo és mãe gentil,
Pátria amada,
Brasil!
Deitado eternamente em berço esplêndido,
Ao som do mar e à luz do céu profundo.
Fulguras, ó Brasil, florão da América,
Iluminado ao sol do Novo Mundo!
Do que a terra mais garrida
Teus risonhos, lindos campos têm mais flores.
"Nossos bosques têm mais vida"
"Nossa vida" no teu seio "mais amores".
Ó Pátria amada,
Idolatrada,
Salve! Salve!
Brasil, de amor eterno seja símbolo
O lábaro que ostentas estrelado,
E diga o verde-louro desta flâmula
- Paz no futuro e glória no passado.
Mas, se ergues da Justiça a clava forte,
Verás que um filho teu não foge à luta,
Nem teme, quem te adora, a prória morte.
Terra adorada,
Entre outras mil.
És tu Brasil,
Ó Pátria amada!
Dos filhos deste solo és mãe gentil,
Pátria amada,
Brasil!

Eksteraj ligiloj redakti