Breĉoekpaŭzo (an: Break = „rompo“, „breĉo“, „paŭzo“), termino el la nigrusona kaj populara muzikoj, signifas mallongan, kadencecan enŝovitaĵon je la fino de formparto, plej ofte je la fino de la tiel nomata transkonduko.

Laŭstila superrigardo redakti

Breĉoj troviĝas komence en ragtimo, ĉefe je Jelly Roll Morton; konata estas la enkonduka breĉo de lia Bugle Call Rag. En ĵazo breĉoj ekhavis apartan signifon. Klarkonturaj lokoj en la blusoskemo estas la lastaj du taktoj antaŭ la ripetado kaj entute la taktoj antaŭ harmoniŝanĝoj, en la A-A-B-A-formo la du lastaj taktoj de la parto B (la jam menciita trankonduko) kaj ĝenerale la taktoj antaŭ ĉiu nova parto. Kutime la ritmosekcio silentas dum la plejofte soloa interludo, ĉu estu kanta aŭ instrumenta; virtuozeco kaj improvizada ideoriĉeco ludas gravan rolon.[1] La termino frazaĵo signifas ĉefe antaŭformitajn elementojn, kiujn muzikistoj ofte reekprenas.

En funko frapinstrumentaro markas breĉojn. En elektrona muziko ofte atmosferaj kampoj havas funkcion de breĉo, ekzemple per sintezaj arĉosonoj. En progresema roko breĉo estas abrupta ŝanĝo de tempotonalo.

Referencoj redakti

  1. The New Grove Dictionary of Music and Musicians. Macmillan Publishers, London 1980. Artikel „Break“.
Ĉi tiu artikolo estis redaktita tiel ke ĝi entenas tutan aŭ partan tradukon de « Break (Musik) » el la germanlingva Vikipedio. Rigardu la historion de la originala paĝo por vidi ties aŭtoroliston. (Ĉi tiu noto koncernas la version 3464404 kaj sekvajn de ĉi tiu paĝo.)