Numidoj estas familio de birdoj originintaj el Afriko, rilataj al aliaj ĉasbirdoj kiaj la fazanoj, meleagroj kaj perdrikoj; ili havas longan historion de aldomigon, ĉefe ĉe la Kaskonumido.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Bredata numido
Plenkreska kaskonumido
Plenkreska kaskonumido
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Kokoformaj Galliformes
Familio: Numidedoj Numididae
Subfamilio: Numidenoj
Genro: Tetraophasis
Specio: N. meleagris
Numida meleagris
(Linnaeus, 1758)
Konserva statuso
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr
Numidaj alvokoj

Voĉoj de du inoj de aldomigitaj numidoj

Ĉu problemoj aŭdigi ĉi tiun dosieron? Vidu helpon.

Kutimaro redakti

La ino demetas 25–30 ovojn en profunda, mallarĝigita nesto. Ties ovoj estas malgrandaj, malhelaj kaj tre dikŝelaj. La numidinoj havas kutimon kaŝi siajn nestojn, kaj kunhavi ĝin kun aliaj numidinoj ĝis akumuliĝas grandaj nombroj de ovoj. La kovada periodo estas de 26–28 tagoj. Malfacilas distingi seksojn: nur plenkreskuloj havas pli grandajn kaskojn kaj bridojn ĉe maskloj.

Bredado redakti

Numidoj havas longan historion de aldomigo, ĉefe ĉe la Kaskonumido; en Unuiĝinta Reĝlando ili estas konataj kiel "gvinekokoj". La junuloj (nome "keets" angle) estas tre malgrandaj naske. Tiuj numididoj estas tenitaj en granda skatolo en de la hejmo ĝis ili estas ĉirkaŭ sessemajnaĝaj, antaŭ esti movitaj al pli taŭga bredejo. Ili manĝas pedikojn, vermojn, formikojn, araneojn, herbosemojn, kaj iksodojn kiam ili liberas, aŭ ili povas manĝi kokajn ŝelerojn (nome tipo de komerca birdomanĝo) kaze de esti enmetitaj en kaĝoj.

Kiel manĝo redakti

La kuirita viando de numido similas al tiu de kono laŭ teksturo, kun gusto inter koko kaj meleagro. Ties viando estis komparita ankaŭ al tiu de fazano, nur kaze de pli sustancaj. La numido estas konsiderata malhela viando, kio faras ĝin alloga por gustoriĉaj pladoj.[1] Numidoj estas foje uztaj ankaŭ por kontroli iksodojn.[2]

Ili povas esti kuiritaj uzante receptojn por kokoj, sed ili estas konsiderataj pli gustohavantaj kaj, pro ties pli alta prezo, ili estas ĝenerale servataj je specialaj okazoj. Ili estas partikulare komuna en franca kaj itala kuirartoj.

Bildgalerio redakti

Referencoj redakti

Literaturo redakti

Eksteraj ligiloj redakti