Bregovo

urbo en Bulgario

Bregovo (bulgare Брегово) estas vilaĝo kun ĉ. 3000 loĝantoj en la nordokcidenta angulo de Bulgario, situante sur la orienta bordo de la rivero Timo, proksime la ties enfluejo. Ĝi troviĝas en la Provinco Vidin, proksime al urbo de Vidin kaj al la naciaj limoj al Serbio kaj Rumanio.

La policejo de Bregovo

La nomo de la vilaĝo aperas unuafoje en 1560 en la Otomana registrado. La nomo venas el breg, signifante "bordo" (ĉifoje, Timok-bordo), dum -ovo estas komuna sufikso en la slavaj lingvoj por loknomoj. La sekulara lernejo estis konstruita en 1864, la poŝtejo en 1879, la doganejo en 1895. La komunuma centro malfermiĝis la 26-an de decembro 1897.

Eksteraj ligiloj redakti