Breisach (Rejno)

komunumo de Baden-Virtembergo en Germanio

Breisach (Rejno)Breisach am Rhein estas urbo en Germanio. Ĝi apartenas al la distrikto Breisgau-Hochschwarzwald, en la Regiono Suda Supra Rejno kaj en la distriktaro Freiburg de la federacia lando Baden-Virtembergo. Ĝi situas je la germana-franca limo, duonvoje inter Kolmaro kaj Freiburg im Breisgau (po proksimume 20 kilometrojn) kaj po proksimume 60 kilometrojn norde de Bazelo kaj sude de Strasburgo. Ĝi situas proksime al Kaiserstuhl. Rejnponto kondukas al Volgelsheim sur la franca flanko.

Breisach
Blazono
Breisach (Rejno) (Germanio)
Breisach (Rejno) (Germanio)
DEC

Map

urbeto • Eŭropa Urbo • urba komunumo de Germanio
Administrado
Federacia lando Baden-Virtembergo
Distriktaro Distriktaro Freiburg
Distrikto Distrikto Breisgau-Hochschwarzwald
Urborajtoj Urbo (Stadt)
Telefona antaŭkodo 07667
Poŝtkodo 79200–79206
Aŭtomobila kodo FR
Oficiala Municipokodo 08315015
Subdivido 4 urbopartoj (Stadtteile)
Politiko
Komunumestro Oliver Rein
Partio de komunumestro Nepartia
Adreso de la administrejo Münsterplatz 1
79206 Breisach
Demografio
Loĝantaro 15793 (stato 2022-12-31) [fonto: landa statistika oficejo (decembro 2020)]
Geografio
Geografia situo 48° 2′ N, 7° 35′ O (mapo)48.0288888888897.58Koordinatoj: 48° 2′ N, 7° 35′ O (mapo)
Alto super la marnivelo 225 m
Areo 54,58 km²
Oficiala retejo https://www.breisach.de/
vdr

La graveco de la urbo Breisach am Rhein nuntempe kuŝas en ĝia funkcio por la regiono je la germana flanko kaj por la najbara Alzaco. Ĝia funkciregiono ampleksas proksimume 40.000 loĝantojn. Fine de decembro 2022 la komunumo havis 15 793 loĝantojn.

Geografio redakti

Klimato redakti

 
Precipitaĵo

La meznombra tutjara precipitaĵo altas 638 milimetrojn, tiu kvanto kuŝas en la malsupra triono de la la meznombraj mezurrezultoj de la Germana veterservo. 28 procentoj montras malpli altajn kvantojn. La plej seka montato estas la februaro; plej ofte pluvas en junio. En la plej precipitaĵriĉa monato falas proksimume 2,3oble pli da pluvo ol en la plej seka monato. La variadoj laŭsezonaj estas en la supera triono. En pli ol 84 prozentoj de ĉiuj lokoj la monata precipitaĵo varias malpli.

La urbodivido redakti

La urbo Breisach am Rhein konsistas el la urbopartoj Breisach, Güdlingen, Niederrimsingen kaj Oberrimsingen. La urbopartoj ĝis antaŭ la 1970aj jaroj estis memstaraj municipoj samnomaj.

Al la urboparto Breisach apartenas la malnovurbo Breisach, la urboparto Hochstetten kaj diversaj apartaj bienoj kaj loĝdomoj. Sude de la malnovurbo Breisach elstaras la Eckartsberg, sur kiu iam staris burgo kaj monaĥejo. En 1851 ĉi tie starigis obeliskon memore al la transiro de Breisach al la grandduklando Badeno en la jaro 1806. Al la poreŭropa popoldecido de Breisach la 9an de julio 1950 memorigas eŭropoflago.

 
Rigardo de Eckartsberg al la malnova urbo kun la katedralo
 
Rigardo de la katedrala monto al Eckartsberg

En la teritorio de Breisach situas la ne plu ekzistanta burgo Üsenberg, en la teritorio de Gündlingen la ne plu ekzistantaj vilaĝoj Alzenach kaj Egelfingen, en la teritorio de Oberrimsingen la ne plu ekzistantaj vilaĝoj Achheim, Benhoven (eble identa kun Boningen, Geitenheim, Grüningen (ne certe en Oberrimsingen) kaj Leidenhofen.[1]

Etimologio redakti

La nomo Breisach venas de la kelta persona nomo *Brisios kun sufikso -ako (< -acum).[2][3][4] La diftongigo al Breisach okazis en la novgermana sonŝanĝiĝo. En la alemana dialekto la urbo nomiĝas Brisach.

Historio redakti

La komenciĝoj redakti

 
Trovaĵoj de la malfruromania fortikaĵo Mons Brisiacus sur la nuntempa Münsterberg

La monto, sur kiu Breisach situas, ĝis la rektigo de la Rejno fare de Johann Gottfried Tulla dum altakvo estis en la Rejno. En la antikva epoko ĝi estis rezidejo de kelta duko.

La romianoj havis ek de la 4-a jarcento ĝis proksimume al la frua 5-a jarcento post Kristo sur la „mons Brisiacus" kastrumon por helptrupoj por protekti la limon. Imperiestro Valentiniano la 1-a tie la 30-an de aŭgusto 369 eldonis edikton, en kiu Breisach unuafoje estis dokumente menciita kiel „brisiacus“ (de la kelta brisin-ac/ „akvorompilo). Ties enhavo konserviĝis en la Codex Theodosianus. Laŭ pli novaj arkeologiaj ekscioj la romiana kastrumo havis amplekson de proksimume tri hektaroj kaj entenis reprezentan konstruaĵon por administraado kaj loĝado, tielnomatan pretorejon. [5] Imperiestro Valentiniano la 1-a kontrolis de ĉi tie la plukonstruadon de la laŭrejna limo per novaj pormilitaj fortikaĵoj, por tiel protekti pli bone la romian imperion kontraŭ la avancantaj alemanoj.

En la 11-a jarcento Breisach estis unu el la ĉefaj rezidejoj de la Zähringer.[6] Moneron el Breisach de la 11-a jarcento oni malkovris sur la Feroaj insuloj en la moneroj de Sandur.

Ĉirkaŭ la jaro 1146 la bazela episkopo ja konstruigis sur la Münsterberg setlejon por komercistoj kun preĝejo, sed la urbon Breisach mem fondis la Ŝtaŭfoj en la jaro 1185. Kiam reĝo Filipo de Ŝvabio bezonis monon, li lombardis Breisach je 3000 arĝentmarkoj al Bertoldo la 5-a en 1198. Kiam la Ceringa duko transprenis la urbon, la komerca konkurenco inter Breisach kaj Freiburgo en la Breisgau finiĝis. Ĝis sia morto en la jaro 1218 Bertoldo konstruigis la burgon Breisach sur la norda flanko, la radfonton (Radbrunnen) en la mezo kaj la katedralon Sankta Stefano sur al suda flanko de la monto.

Post la morto de la lasta Ŝtaŭfa reĝo Konrado la 4-a en la jaro 1254 la princepiskoplando Bazelo sub la episkopo Heinrich von Neuenburg[7] ricevis dum la sekvanta interregno denove la plej altan potencon super Breisach. En la sekvaj jaroj Rudolfo de Habsburgo sukcesis alproprigi al si ĉiujn havaĵojn de la Ŝtaŭfoj je la Suprarejno, en 1273 ankaŭ la urbon Breisach.[8] En la sama jaro la reĝo donis al Breisach la statuson delibera kaj imperia urbo.

Imperiestro Ludoviko la Bavaro lombardis en 1330 la urbon al la aŭstraj dukoj Otto la Gaja kaj Alberto la 2-a, la Saĝa aŭ Lama. En la jaro 1458 ilia pranepo, arkiduko Albrecht, nomata la Bonfaranto aŭ Malŝparema, cedis la aŭstriajn antaŭlandojn (eksklavojn), inkluzive de Breisach, al sia nevo arkiduko Sigismondo la Monriĉulo, kiu lombardis la urbon en 1469 al Karlo la Brava, duko de Burgonjo. Pri la administrado okupiĝis la landvokto de Karlo Peter von Hagenbach. En 1474 oni akuzis lin en Breisach pro lezo de garantiitaj rajtoj, seksaj kaj aliaj krimoj, kondamnis lin kaj senkapigis lin sur la placo antaŭ la kupra pordego. Post la morto de Karlo la Kuraĝa Breisach fariĝis posedaĵo de Maksimiliano la 1-a kiel heredaĵo de lia edzino Maria (Burgonjo), la filino de Karlo. De tiam ĝis la Vestfala Paco Breisach restis aŭstria.

Oftaj ŝanĝoj de regantoj redakti

La oftaj ŝanĝoj de regantoj en Breisach estas dokumentitaj sur la urbodomo:

 
Blazonoj sur la urbodomo
supre: Episkopujo Bazelo, Ŝtaŭfoj, Ceringoj, Libera Regnourbo, Aŭstrio, Lombardlando Burgonjo, Reĝlando Francio, Badeno, Federacia respubliko
malsupre: Oberrimsingen, Niederrimsingen, Gündlingen, urbo Breisach am Rhein, Baden-Virtembergo, Breisgau-Hochschwarzwald, Saint-Louis, Neuf-Brisach

La Tridekjara milito redakti

 
Kuprogravuraĵo Laŭ Merian, 1644

Ekde la frua 16-a jarcento la habsburgaj imperiestroj plukonstruigis Breisach kiel imperian fortreson. La fortan fortikaĵon oni ankaŭ nomis ŝlosilo de la imperio. Tiel ĝi rezistis al la unua impeto en la Tridekjara milito, kiam rejngrafo Otto Ludoviko sieĝis Breisach ekde la 9-a de julio 1633. En la fora Vieno oni diris, Breisach perdita, ĉio perdita'. Pro tio la imperiestro konsentis al la kuniĝo de la hispana armeo sub la duko Feria kun la imperia armeo sub Johano de Aldringen, kiuj malsieĝigis la imperian fortikaĵon sur la vojo al la hispana Nederlando la 20an de oktobro 1633 kvazaŭ preterpaŝante.

Kiam okaze de la Praga Paco (1635) ebliĝis konsento en la religia konflikto, Francio reincitisis la militon en la germanaj landoj. Kardinalo Richelieu financis armeon de 18 000 soldatoj (Armée d’Allemagne) al la senteritoria Bernhardo de Sachsen-Weimar.[9] Bernhardo ambiciis, krei al si propran imperian princujon; en 1638 li okupis en rapida sinsekvo unue la kvar tiel nomatajn arbarurbojn Waldshut, Säckingen, Laufenburg kaj Rheinfelden, poste li konkeris Freiburg. Ekde aŭgusto li sieĝis la imperian fortikaĵon Breisach, kiun la urba komandanto barono (Freiherr) de Reinach komisie de imperiestro Ferdinando la 3-a per ĉiuj rimedoj strebis teni. En la sieĝita fortikaĵo iom post iom la nutraĵo elĉerpiĝis. Fine de oktobro 14 000 imperiestraj soldatoj sub Johann de Götzen provis malsieĝigi Breisach.

Gefiloj redakti

  • Johann Hauler, klasika filologo (el la urbokvartalo Oberrimsingen)

Referencoj redakti

  1. Das Land Baden-Württemberg. Amtliche Beschreibung nach Kreisen und Gemeinden. Band IV: Regierungsbezirk Freiburg Kohlhammer, Stuttgart 1978, ISBN 3-17-007174-2, S. 71–76.
  2. Albrecht Greule: „Keltische Ortsnamen in Baden-Württemberg“, in: Imperium Romanum. Roms Provinzen an Neckar, Rhein und Donau, Stuttgart 2005, S. 82.
  3. Pierre-Yves Lambert, La langue gauloise, éditions errance 1994.
  4. Nach Albert Dauzat, Charles Rostaing, in Dictionnaire étymologique des noms de lieux en France (Larousse 1968) und François de Beaurepaire in Les noms des communes et anciennes paroisses de l'Eure (Picard 1981) haben Brizay (Indre-et-Loire, Brisiacum 1050); Brézay und Brézé denselben Ursprung.
  5. Ralf-Dahrendorf-Preis für Marcus Zagermann. Alirita 2016-10-25.
  6. Heinrich Gottfried Gengler: Regesten und Urkunden zur Verfassungs- und Rechtsgeschichte der deutschen Städte im Mittelalter, Erlangen 1863, S. 308–319, Ŝablono:Google Buch; siehe auch Ŝablono:Google Buch
  7. Günther Seith, Die rechtsrheinischen Gebiete des Bistums Basel, Zeitschrift Das Markgräflerland, S. 59, Schopfheim, Heft 2, 1951.
  8. Joseph Bader, Auszüge aus amtlichen Berichten von 1638, Zeitschrift für die Geschichte des Oberrheins 12, 481, 1861.
  9. Peter Brugger: Durch die halbgeöffnete Tür ins Elsass

Eksteraj ligiloj redakti