Breitenbach SO

komunumo de Svislando
- La mallongigo SO en Breitenbach SO staras por la svisa Kantono Soloturno. Por aliaj signifoj de la nomo vidu sub Breitenbach..

Breitenbach estas komunumo kaj la ĉefloko de la distrikto Thierstein en Kantono Soloturno, Svislando. Ĝi havis 3 536 loĝantojn je la 31-a de decembro 2010.

Breitenbach
Blazono de Breitenbach
Blazono de Breitenbach
Blazono de Breitenbach
Breitenbach
Breitenbach
Breitenbach
komunumo en Svislando
Kantono Soloturno
Distrikto Thierstein
Geografia situo CH1903: 607987 / 250841 (mapo)47.4083333333337.5444444444445Koordinatoj: 47° 24′ N, 7° 33′ O; CH1903: 607987 / 250841 (mapo)
Nombro de loĝantoj 3536
Areo 6,83 km²
Alteco 392 m super marnivelo
Poŝtkodo 4226
Komunumkodo 2613
Mapo de Breitenbach
Mapo de Breitenbach
Mapo de Breitenbach
vdr

Geografio redakti

Breitenbach situas norde de la Soloturna Ĵuraso ĉe la orienta bordo de la rivereto Lüssel, alfluanto de Birs.

Najbaraj komunumoj redakti

La komunumo Breitenbach limas en nordo al Brislach (BL), en nordoriento al Himmelried, en oriento al Nunningen, en sudoriento al Fehren, en sudo al Büsserach, kaj en okcidento al Wahlen.

Trafiko redakti

En Breitenbach kruciĝas la kantonaj ĉefvojoj n-ro 253 (de Zwingen tra Breitenbach kaj Passwang-Pasejo al Balsthal) kaj 267 (de Laufen tra Breitenbach al Liestal). Per poŝtaŭtolinioj laŭlonge de tiuj du vojoj, la komunumo estas konektita al la publika transportreto.

Partnerurbo redakti

Partnerurbo de Breitenbach estas la komunumo kaj urbo Grossbreitenbach en la distrikto Ilm de la ferderacia lando Turingio en Germanio.

Historio redakti

La unua dokumenta mencio de Breitenbach datiĝas el la jaro 1152 jam tiam kiel Breitenbach. En Breitenbach estis trovitaj restaĵoj de la La-Tène-kulturo kaj tri romiaj konstruaĵoj. Ek de la jaro 1200 la voktoj en Breitenbach estis la Grafoj de Thierstein. Post la formorto de la nobela familio de Thierstein Breitenbach en la jaro 1522 fariĝis definitive posedaĵo de la urbo Soloturno, kiu en la jaro 1529 koncedis al la loĝantoj de Breitenbach la liberaĉeton de la individua servuteco. [1]

Vidu ankaŭ redakti

Notoj kaj referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Bildoj redakti