Bremgarten AG

komunumo de Svislando
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Bremgarten

Bremgarten estas historia urbo komunumo en la distrikto Bremgarten de Kantono Argovio, Svislando. Ĝi havis 6247 loĝantojn je la 31-a de decembro 2007.

Bremgarten
Blazono de Bremgarten
Malnova urbo de Bremgarten
komunumo en SvislandourbetoFoira komunumo
Kantono Argovio
Distrikto Bremgarten
Koordinatoj  47° 21′ 10″ N 8° 20′ 25″ O / 47.35278 °N, 8.34028 °O / 47.35278; 8.34028 (mapo)Koordinatoj: 47° 21′ 10″ N 8° 20′ 25″ O / 47.35278 °N, 8.34028 °O / 47.35278; 8.34028 (mapo)
Nombro de loĝantoj 6247
Areo 8,02 km²
Alteco 381 m super marnivelo
Poŝtkodo 5620
Komunumkodo 4063
Mapo de Bremgarten
vdr

Geografio redakti

La urbeto Bremgarten estas ĉirkaŭita de la meandroj de la rivero Reuss, kiu karakterizas la urbobildon. La areo de la komunumo mezuras 8,02 km², de kiuj 4,49 km² estas kovritaj de arbaro, kaj 2,05 km² servas al setlado.

Najbaraj komunumoj redakti

La komunumo Bremgarten limas en nordokcidento al Fischbach-Göslikon, en nordo al Eggenwil, en nordoriento al Widen, en oriento al Zufikon, en sudo al Hermetschwil-Staffeln, en sudokcidento al Waltenschwil, kaj en okcidento al Wohlen.

Trafiko redakti

La urbeto Bremgarten troviĝas ĉe la etspura fervojlinio de Dietikon al Wohlen, kiu kiel tramo trapasas la urbon, en kiu ĝi diponas pri 5 haltejoj.

Historio redakti

La unua dokumenta mencio de Bremgarten datiĝas el la tempo inter 1135 kaj 1140, kiam grafo Albrecht la 2-a donacis la preĝejon konstruitan en la 11-a jarcento kaj sian posedaĵon al la Monaĥejo Muri. Inter 1238 kaj 1240 Bremgarten ricevis de Grafo Rudolfo la 1-a, la posta imperiestro de la Sankta Romia Imperio la urborajton. La 24-an de aprilo 1415 la urbeto estis konkerita far la Svisa Ĵurkomunumo, post kiam ĝi luktis flanke de la urbo Zuriko en la Malnova Zurika Milito. Post la sukceso de la reformacio 1519 en Zuriko, la movado etendiĝis al Bremgarten, kie la pastro Heinrich Bulliger la maljuna, dekano de la paroĥo Bremgarten kaj patro de la posta posteulo de Zvinglo aliĝis al la reformacio. Li unue estis eksoficigita de la konsilio, sed tri monatojn poste la reformita flanko venkis, kaj la urbo fariĝis reformita. Post la paco de la Unua Milito de Kappel la du religioj fariĝis samrajtaj en Bremgarten, sed post la malvenko de la reformitaj lokoj en la Dua Milito de Kappel, la urbo estis rekatolikigita. Post la Helveta Revolucio en la jaro 1798 Bremgarten fariĝis la ĉefurbo de la distrikto Bremgarten en Kantono Baden, kiun funkcion ĝi konservis, kiam ĝi en la jaro 1803 estis integrita al la nove fondita Kantono Argovio.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti