Bremm

komunumo en Rejnlando-Palatinato, Germanio

Bremm estas komunumo ĉe la Mozelo en Germanio. Ĝi troviĝas en la distrikto Cochem-Zell de la federacia lando Rejnlando-Palatinato.

Bremm
Blazono
Bremm (Germanio)
Bremm (Germanio)
DEC

Map

neurba komunumo de Germanio
Administrado
Federacia lando Rejnlando-Palatinato
Distrikto Distrikto Cochem-Zell
Komunumaro Verbandsgemeinde Cochem-Land
Urborajtoj Setleja komunumo (Ortsgemeinde)
Telefona antaŭkodo 02675
Poŝtkodo 56814
Aŭtomobila kodo COC
Oficiala Municipokodo 07135012
Politiko
Komunumestro Heinz Berg
Titolo de komunumestro Ortsbürgermeister
Adreso de la administrejo Ravenéstraße 61
56812 Cochem
Demografio
Loĝantaro 735 (stato 2022-12-31) [fonto: landa statistika oficejo]
Geografio
Geografia situo 50° 6′ N, 7° 7′ O (mapo)50.1013888888897.1177777777778Koordinatoj: 50° 6′ N, 7° 7′ O (mapo)
Alto super la marnivelo 100 m
Areo 9,12 km²
Oficiala retejo http://www.bremm.info/
vdr
Bremm ĉe la Mozelo
Monaĥejo Stuben ĉe Bremm

Fine de la jaro 2022 la komunumo havis 735 loĝantojn.

Geografio redakti

Bremm troviĝas ĉe kurbiĝo de la Mozelo inter Trier kaj Koblenz kaj estas ĉirkaŭita de la vitejoj de Calmont, liuj estas pro alteco de 380 metroj kaj inklino de 65 gradoj la plej krutaj vitejoj de Eŭropo.

Historio redakti

Jam en la kelta kaj romia epoko troviĝis loĝantoj en tiu loko, kiu estas unue menciita kiel Brembe en la jaro 1051. La ĉefa bienposedanto ĝis 1802 estis la monaĥinejo Stuben.

En 1794 okazis la okupado de la franca revolucia armeo. En 1814 Bremm estis aligita al Prusio dum la kongreso de Vieno.

La preĝejo el la 11-a jarcento estis renovigita kaj pligrandigita en 1895.

Ekde 1947 Bremm estas parto de la novfondita lando Rejnlando-Palatinato.

Vidindaĵoj redakti