Bretonnières

komunumo de Svislando
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Bretonnières (stacidomo).

Bretonnières estas komunumo en la distrikto Vaŭda Nordĵuraso en Kantono Vaŭdo, Svislando. Ĝi havis 212 loĝantojn je la 31-a de decembro 2012.

Bretonnières
Blazono de Bretonnières
Blazono de Bretonnières
Blazono de Bretonnières
Preĝejo de Bretonnières
Preĝejo de Bretonnières
Preĝejo de Bretonnières
komunumo en Svislando
Kantono Vaŭdo
Distrikto Vaŭda Nordĵuraso
Koordinatoj  46° 42′ 47″ N 6° 28′ 22″ O / 46.71306 °N, 6.47278 °O / 46.71306; 6.47278 (mapo)Koordinatoj: 46° 42′ 47″ N 6° 28′ 22″ O / 46.71306 °N, 6.47278 °O / 46.71306; 6.47278 (mapo)
Nombro de loĝantoj 212
Areo 5,45 km²
Alteco 681 m super marnivelo
Poŝtkodo 1329
Komunumkodo 5748
Mapo de Bretonnières
Mapo de Bretonnières
Situa mapo de Bretonnières
vdr

Geografio redakti

La komunumo Bretonnières situas sur la monta tavolo inter la Ĵurasa Montaro kaj la ebenaĵo de la rivero Orbe, kiu formas la nordorientan komunumolimon. La komunumo situas kvin kilometrojn okcidente de la urbeto Orbe kaj 15 kilometrojn okcidentsudokcidente de la distriktĉefurbo Yverdon-les-Bains. La komunumo konsistas el la vilaĝo Bretonnières kaj diversaj izolitaj bienoj.[1]

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 5,45 km², de kiuj 44,0 % estas kovritaj de arbaro, 46,5% servas por agrikulturo kaj 9,1% por setlado. [2]

Najbaraj komunumoj redakti

La komunumo Bretonnières limas en nordo al Les Clées, en nordoriento al Agiez, en sudoriento al Bofflens, en sudo al Romainmôtier-Envy, kaj en okcidento al Premier.

Trafiko redakti

Tra Bretonnières pasas la kantona ĉefvojo n-ro 9 de Laŭzano al Vallorbe. La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A9 situas proksimume 3 kilometrojn norde de la komunumo en Les Clées, kien kondukas konekta vojo de Bretonnières. La komunumo disponas pri stacidomo ĉe la trajnlinio de Svisaj Federaciaj Fervojoj de Laŭzano al Vallorbe.

Historio redakti

La unua dokumenta mencio de Bretonnières datiĝas el la jaro 1154 kiel Bretoneres. En la komunumo estis trovitaj restaĵoj de menhiro el la neolitiko, restaĵoj de fortikaĵo ne datebla kaj de romia vojo. Dum mezepoko Bretonnières apartenis al la Monaĥejo Romainmôtier kaj la vilaĝon administris majoro de la monaĥejo. Sub la berna regado de 1536 ĝis la Helveta Revolucio de 1798 la komunumo apartenis al la Voktejo Romainmôtier. Poste ĝi estis parto de la Distrikto Orbe, kiu estis surbaze de la administra reformo de 2006 kun efiko de la 1-a de januaro 2008 integrita al la nova Distrikto Vaŭda Nordĵuraso.[3]

Notoj kaj referencoj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Bildoj redakti