Brezno

urbo de Slovakio

Brezno, hungare Breznóbánya, germane Bries(en) estas urbo en Slovakio, en Regiono Banská Bystrica, en Distrikto Brezno. La loknomo signifas slovake betuloarbaro.

Brezno
(Brezno nad Hronom)
hungare: Breznóbánya, germane: Bries
urbo
Centro de urbo Brezno
Blazono
Oficiala nomo: Brezno
Ŝtato Slovakio Slovakio
Regiono Regiono Banská Bystrica
Distrikto Distrikto Brezno
Historia regiono Supra Hungarujo
Parto de Horehronie
Rivero Hron
Situo Brezno
 - alteco 498 m s. m.
 - koordinatoj 48° 48′ 14″ N 19° 38′ 37″ O / 48.80389 °N, 19.64361 °O / 48.80389; 19.64361 (mapo)
Areo 121,956 km² (12 195,6 ha)
Loĝantaro 22 019 (31.12.2008)
Denseco 180,55 loĝ./km²
Unua skribmencio 1265
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 977 01
Telefona antaŭkodo +421 48
Aŭtokodoj BR
NUTS 508497
Situo enkadre de Slovakio
Situo enkadre de Slovakio
Situo enkadre de Slovakio
Situo enkadre de Regiono Banská Bystrica
Situo enkadre de Regiono Banská Bystrica
Situo enkadre de Regiono Banská Bystrica
Vikimedia Komunejo: Brezno
Retpaĝo: www.brezno.sk
Portalo pri Slovakio
Muzeo de Brezno

Geografio redakti

La urbo situas en valo de Hron, laŭ dekstra bordo de Hron, laŭ ĉefvojo kaj fervojo Banská Bystrica-Košice. Banská Bystrica troviĝas 43 km.

Historio redakti

La loko estis loĝata dum la bronzepoko. Germanaj ministoj fondis ministan vilaĝon post la tatara invado en 1241. La unua mencio okazis en 1265. Oni minis feron, arĝenton kaj oron. La minejo ricevis privilegiojn en 1380, tiutempe nomata Brizna, poste en 1488 rajton pri foiro.

Alianco de minurboj dum la mezepoko en la regiono (hungare kaj slovake):

Okazis detruo fare de proksima nobelo Dóczy (dOci). Inter 1655-1770 la komunumo estis libera reĝa urbo. Ekde la 17-a jarcento formiĝis korporacioj, post jarcento graviĝis la ferindustrio. Okazis incendio en 1779. La loĝantaro okupiĝis ankaŭ per bredado de ŝafoj kaj per farado de fromaĝoj. En la 19-a jarcento la urbo estis grava centro de la slovaka nacia movado. En 1910 loĝis en la urbo 4179 da homoj (3081 slovakoj, 1010 hungaroj). Post 1919 la urbo apartenis al Ĉeĥoslovakio. En 2004 loĝis en la urbo 22800 da homoj.

 
Ĉefplaco de Brezno

Vidindaĵoj redakti

  • gotika katolika paroĥa preĝejo, en la 18-a jarcento renoviĝis al klasikisma stilo
  • klasikisma luterana preĝejo de 1787
  • renesanca urbodomo, en 1779 renoviĝis al klasikisma stilo, la turo aldoniĝis en 1830
  • ĉefplaco kun restaĵoj de iama urbomuro, kun renesancaj loĝdomoj kaj kun kolono de 1741
  • klostro de 1713 kun kapelo

Famuloj redakti

Ĝemelurboj redakti