Brian Jones (aerostatisto)

Brian JONES (nask. la 27-an de marto 1947 en Bristol, Britio - ) estas brita aerostatisto.

Brian Jones
Persona informo
Naskiĝo 27-an de marto 1947 (1947-03-27) (77-jaraĝa)
en Bristolo
Lingvoj angla
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando (Britio)
Okupo
Okupo esploristo • piloto • balonisto • militisto
vdr
Brian Jones (aerostatisto)

Li efektivigis, en 1999, kiel kun-piloto kun Bertrand Piccard, la unuan seninterrompan ĉirkaŭiron de la mondo per balono Breitling Orbiter 3, kiun realigis la Federecia Politeknika Lernejo de Laŭzano - EPFL - (Svisio). Ili ekflugis la 1-an de marto 1999 el Château-d'Oex, Svisio, kaj surteriĝis en Egiptio post flugo de 45 755 kilometroj en 19 tagoj, 21 horoj, 47 minutoj.

Jones ricevis poste distingaĵojn (medalojn) inter kiuj Harmon Trophy, Hubbard Medal, FAI Gold Air Medal kaj Charles Green Salver.

Fontoj redakti