Brienz BE

komunumo de Svislando
- La mallongigo BE en Brienz BE staras por la svisa Kantono Berno. Por aliaj signifoj de la nomo vidu sub Brienz.

Brienz (prononcu brinc, esperantigite ankaŭ Brinco) estas komunumo ĉe la bordo de la samnoma Lago de Brienz. Ĝis la 31-a de decembro 2009 ĝi apartenis al la distrikto Interlaken. Ek de la 1-a de januaro 2010 ĝi estas parto de la nove kreita administra distrikto Interlaken-Oberhasli. Brienz havis 2963 loĝantojn je la 31-a de decembro 2007.

Brienz
Blazono de Brienz
La vilaĝo Brienz

Trajno de la Brienz-Rothorn-Bahn
komunumo en Svislando
Kantono Berno
Administra distrikto Interlaken-Oberhasli
Malnova distrikto ĝis 2009 Interlaken
Koordinatoj  46° 45′ 0″ N 8° 2′ 0″ O / 46.75000 °N, 8.03333 °O / 46.75000; 8.03333 (mapo)Koordinatoj: 46° 45′ 0″ N 8° 2′ 0″ O / 46.75000 °N, 8.03333 °O / 46.75000; 8.03333 (mapo)
Nombro de loĝantoj 2963
Areo 48,0 km²
Alteco 566 m super marnivelo
Poŝtkodo 3855
Komunumkodo 0573
Mapo de Brienz
vdr

Nomo redakti

La nomo de la vilaĝo devenas de la kelta vorto brigantion, kio signifas altejo.

Geografio redakti

Brienz apartenas al la administra distrikto Interlaken en la kantono Berno. Brienz situas ĉe la orienta fino de la Lago de Brienz, kie al ĉi-lasta alfluas la riverno Aro. La kerna vilaĝo situas norde de la lago ĉe la piedo de la monto Brienzer Rothorn, al kies pinto sur alteco de 2350 m s.m. la komunumo etendiĝas en nordo. En sudo la komunumo atingas la pinton de la monto Schwarzhorn, kiu kun alteco de 2928 m s.m. estas la plej alta punkto de la komunumo. Al Brienz apartenas la vilaĝoj kaj setlejoj Giessbach, konata pro la famaj Giessbach-Akvofaloj, kaj Kienholz, Engi kaj Schwendi.

Najbaraj komunumoj redakti

La komunumo Brienz limas al en nordo al Flühli (LU), en nordnordoriento al Giswil (OW), en nordokcidento al Schwanden ĉe Brienz, en okcidentonordokciento al Hofstetten ĉe Brienz, en okcidento al Brienzwiler, en okcidentsudokcidento al Meiringen, en sudokcidento al neloĝata montara eksklavo de Brienzwiler, en sudo al Grindelwald, en okcidento al Iseltwald, kaj en nordokcidento al Oberried ĉe la Lago de Brienz.

Ekonomio redakti

La komunumo Brienz ĉefe vivas de la turismo. Unu-flanke ghi estas la elirpunkto al la Brienzer Rothhorn kaj aliflanke apud Brienz troviĝas la subĉiela muzeo Ballenberg. En Brienz troviĝas ankaŭ violonkonstrufabriko kaj aliaj entreprenoj.

Trafiko redakti

Aliro al Brienz eblas trajne per la centra fervojo (la iama Bruenig-fervojo) de Interlaken al Lucerno kaj aŭte per la svisa aŭtovojo A8 respektive ŝipe de Interlaken. De la stacidomo de Brienz la Brienz-Rothorn-Bahn, kiu estas unu el la lastaj liniaj vaporfervojoj de la mondo, kondukas al la kulmino de Brienzer Rothorn.

Historio redakti

La regiono estis ekloĝita far la alemanoj en la 7a jarcento. La unua dokumenta mencio de Brienz datiĝas de la jaro 1146 kiel Briens. En 1528 Brienz integriĝas al la kantono Berno. La 23-an de aŭgusto 2005 la vilaĝo grave damaĝiĝis per inundo de la sovaĝriveretoj Glyssibach kaj Trachtbach. Du homoj mortis pro la katastrofo. Post la evento oni konstruis protektodigon.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti