Brigado Abraham Lincoln

La Bataliono Abraham Lincoln, foje erare nomita Brigado Abraham Lincoln, estis organizo de volontuloj devenaj el Usono kiuj integris unuojn de la Internaciaj Brigadoj helpe de la Dua Hispana Respubliko dum la Hispana Enlanda Milito. Etende oni nomis Brigado Lincoln ĉiujn fortojn devenajn el Usono integrataj en la 15a Brigado. Plej parto el ties komponantoj estis membroj de la Komunista Partio de Usono aŭ aliĝintoj al aliaj laboristaj organizoj de inspiro socialisma.

Brigado Abraham Lincoln
mixed brigade
Komenco 1936 vd
Fino 1939 vd
Lando(j) Dua Hispana Respubliko vd
vdr

Historio redakti

 
Veteranoj de la Brigado Lincoln en manifestacio kontraŭ la Milito de Vjetnamo dum la 1960-aj jaroj.

Diference de aliaj brigadistoj, kies «ĉefstabejo» setlis en Albacete, la usonanoj koncentriĝis el 1936 en Figueres (Ĝirono), dum pluis ties instruado kun la resto de la brigadistoj alilandaj en Albacete kaj kun kazerno en Tarazona de la Mancha kaj Villanueva de la Jara. Komence ties militista instruado estis malefika kaj improvizita kaj, kun komandantoj kiaj Robert Hale Merriman kaj Oliver Law, militiste nekompetentaj ĝis kiam Steve Nelson ekestris la unuon. En februaro de 1937 ĝi enhavis 450 membrojn, kaj fine de la milito ĉirkaŭ 2.500.

Dum la milito, la Brigado Lincoln partoprenis en la Batalo de Jarama, defende la komunikadon inter Valencio kaj Madrido. Estis ankaŭ en la bataloj de Brunete, Belchite kaj Teruelo. En Hispanio tiu Bataliono Lincoln estis aprezata kiel unu ordinara, sed en Usono ĝi estis konsiderata kiel romantisma simbolo de la lukto kontraŭ malegaleco kaj subpremado fare de faŝistoj, kaj respondecis grandparte pri la kampanjo favore de la partopreno de Usono en la Dua Mondmilito.

Tamen, fine de la enlanda milito ili estis akuzataj kiel «simpatiantoj de la Soveta Unio» kaj, dum la Ĉasado de Sorĉistinoj post la Dua Mondmilito kiam oni persekutis ĉiun ajn suspektita simpatianto de marksismo, ili estis konsiderataj «danĝero» por la landa sekureco fare de la usona registaro.

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

  • Engel, Carlos (1999). Historia de las Brigadas Mixtas del Ejército Popular de la República. 84-922644-7-0.
  • González de Miguel, Jesús, Los brigadistas de la batalla del Jarama, en: Historia 16, n° 358 /2006, págs. 72-81.
  • González de Miguel, Jesús, La colina del suicidio, en: Historia 16, n° 372 / 2007, págs. 61-79.
  • Robert A. Rosenstone. Crusade of the Left: The Lincoln Battalion in the Spanish Civil War, pp. 140ss. New York, Pegasus 1969.
  • Thomas, Hugh (1976) (en español). Historia de la Guerra Civil Española. Barcelona: Círculo de Lectores. ISBN 84-226-0873-1.