Brigo estas dumasta velŝipo kun laŭlarĝaj veloj. Ĝi estis uzata por militaj kaj komercaj celoj. La porkomerca brigo ofte veturis preter la bordoj, sur komerca marvojo, malofte oni uzis ĝin por fok- aŭ balenĉasado en la oceano.

La Ladyport

La brigoj de la mararmeo havis 10-20 kanonojn kaj gravis en la 18-19-aj jarcentoj kiel novaĵ-porta ŝipo en la grandaj flotoj. La brigoj gravis en bataloj sur la Grandaj Lagoj (1812) en Usono. Poste la brigoj servis kiel kontrolŝipoj en la Atlantiko.

Ĉar la traktado de la laŭlarĝaj veloj bezonis multajn matrosojn, tiel la komercaj brigoj iĝis neprofit-donaj kaj en la 19-a jarcento ŝanĝis ilin la skunoj kaj barkoj kun laŭlongaj veloj.

La brigskuno estas ŝipo kun du mastoj kaj laŭlarĝaj veloj sur la antaŭa kaj laŭlongaj sur la posta (brigantino).