Brisuro (de la franca, brisurebriser, ‘rompi’) estas modifo enmetita en la blazono de familio por distingigi la branĉojn kiuj el ĝi devenas.

En PIV brisuro estas Distinga marko, aldonita al iu blazono, por ĝin distingi de la blazono de la ĉefa heredanto.[1]

Laŭ Francisko Azorín brisuro estas bone klarigita Distingilo uzata en blazonoj por la ne ĉefaj branĉoj de nobelfamilio. La patran blazonon rajtas uzi nur la unuenaskita filo, la aliaj devas surmeti ĉu borduron, ĉu lambelon, ĉu stelon, aŭ ŝanĝi aŭ formeti ian pecon, ĉar brisuras (rompas) ili la rektan linion.[2] Li indikas etimologion el angla respektive germana bestan, bersten (rompi), certe pli malproksima ol la franca brisure.[3]

Ekzemploj de brisuroj de la antikva reĝa familio de Portugalio redakti

 
 
 
 
 
 
Monarko Princo heredonto Princo de Beira Unua infanto Dua infanto Tria infanto

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti

  1. PIV, [1] Alirita la 5an de Decembro 2017.
  2. Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 40.
  3. Azorín, samloke.