Brita Nacia Partio

La Brita Nacia Partio (angle: British National Party, aŭ BNP) estas Brita ekstrem-dekstra politika partio. La partio nune ne havis seĝojn en la brita kaj la eŭropa parlamento kaj nur havis du lokajn konsilistojn.

Brita Nacia Partio
British National Party
partio
Lando  Britio
Estro Nick Griffin
Fondiĝo 1982
Ĉefa sidejo Waltham Cross, Hertfordshire
Ideologio Faŝismo[1][2][3][4]
Transversa fronto
Blanka naciismo[5]
Eŭroposkeptikismo
Internacia aliĝo Euronat
Retejo http://www.bnp.org.uk
vdr

Laŭ ĝia konstitucio, la partio volas haltigi kaj renversi la fluon de enmigrado al Britio de homoj kiuj ne estas blankuloj. La ĉefa afero kiu interesas la partion estas lukti kontraŭ enmigrado, kaj ĝi nur permesas al blankaj Britoj fariĝi membroj de la partio. Nuntempe, la BNP ofte kampanjas kontraŭ Islamanoj, ĉar ili estas konsiderataj danĝero por Britio de la partio. La pli grandaj politikaj partioj de Britio forte kritikas la BNP kiel faŝisma kaj rasisma organizaĵo, kaj rifuzas kunlabori kun ĝi.

La BNP estis kreita en 1982. Nuntempe la estro de la partio estas Nick Griffin.

En la ĝeneralaj elektoj en 2005, la BNP ricevis 0,7% de la voĉdonoj. La partio havis 56 lokajn konsilantojn en la regionaj registaroj en la Unuiĝinta Regno post breva voĉdona hulo en 2008 kaj 2009. Ĝi ankaŭ havis du seĝojn en la 7-a Eŭropa Parlamento, sed ĝi ne havis eĉ unu parlamentanon.

Ideologio redakti

La BNP deziras unuigi Britio kaj Irlando en unu federacie organiza lando.

Ili tre malamas enmigrado kaj kredas ke ĝi povas reduktiĝi ĝis preskaŭ nul.

La BNP oponas samseksajn edzecon kaj edzinecon.

La partio volas malpermesi la konstruktadon de moskeoj kaj la produktadon de koŝera kaj halala viando.

Notoj redakti

  1. (2005-03-01) “'A day to make history'? The 2004 elections and the British National Party”, Patterns of Prejudice 1 (39). Alirita 2009-01-15.. 
  2. Thurlow, Richard C.. (2000) Fascism in Modern Britain. Sutton. ISBN 0750917474.
  3. Copsey, N "Contemporary Fascism in the Local Arena: the British National Party and Rights for Whites" in Cronin, M (ed) The Failure of British Fascism (Basingstoke, 1996)
  4. Copsey, N. Changing course or changing clothes? Reflections on the ideological evolution of the British National Party 1999-2006, Patterns of Prejudice, v. 41, Issue 1, February 2007 , pages 61 - 82.
  5. (December 2008) “British National Party representations of Muslims in the month after the London bombings: Homogeneity, threat, and the conspiracy tradition”, British Journal of Social Psychology 47 (4), p. 707. doi:10.1348/014466607X264103. Alirita 2009-01-15..  [rompita ligilo]

Eksteraj ligiloj redakti