Brita somera tempo

Brita Somera Tempo (BST, angle: British Summer Time, kimre: Amser Haf Prydain) estas enkondukata kongrue kun la direktivo de la Eŭropa Komisiono pri somera tempo en Eŭropa unio.

Ĝi egalas al UTC+1 horo kaj egalas al Okcidenteŭropa somera tempo. Ĝi estas valida tempo en Britio ekde la lasta marta dimanĉo 01:00 UTC (kiam civitanaj horloĝoj transiras al 02:00 BST) ĝis la lasta oktobra dimanĉo 01:00 UTC (kiam civitanaj horloĝoj transiras el 02:00 BST al 01:00 UTC, kiu ekde tiam denove egalas al la civitana tempo en Britio).

La transiroj okazas en la sama momento kiel en ĉiuj aliaj landoj kiuj sekvas la regulojn de Eŭropa Komisiono pri somera tempo.