Britaj Invadoj al Rivero Plata

La britaj invadoj de la Plata-Rivero estis serio de malsukcesaj britaj provoj konfiski kontrolon de la hispanaj kolonioj situantaj ĉirkaŭ la Plata Baseno en Sudameriko (en teritorioj hodiaŭ parto de Argentino kaj Urugvajo). La invadoj okazis inter 1806 kaj 1807, kiel parto de la Napoleonaj Militoj, kiam Hispanio estis aliancano de Francio.

Rivero Plato, 1806

La invadoj okazis en du fazoj. Roto de la brita armeo okupis Bonaeron dum 46 tagoj en 1806 antaŭ esti forpelita. En 1807, dua armeo atakis kaj okupis Montevideo, kaj restis tie dum pluraj monatoj, kaj tria forto faris duan provon preni Bonaeron. Post pluraj tagoj da stratbatalado kontraŭ la loka milico kaj hispankolonia armeo, en kiu la duono de la britaj trupoj estis mortigitaj aŭ vunditaj, la britoj estis devigita retiriĝi.

La sociaj efikoj de la invadoj estas inter la kialoj de la Maja Revolucio. La krioloj, kiuj ĝis nun ne povis ricevi gravajn postenojn, povis jam ricevi politikan forton en armeaj roloj. La sukcesa rezisto kun nur malmulte da helpo fare de la iberia duoninsulo kreskigis la deziron de memdeterminado. Malferma urba konsilantaro kaj la Reĝa Aŭdienco de Bonaero senpovigis la vicreĝon Rafael de Sobremonte kaj elektis anstataŭe la popularan heroon Santiago de Liniers, kio estis kompleta senprecedenca ago: antaŭ tio, la vicreĝo estis nur persona elekto de la Reĝo de Hispanio mem, kaj neniu hispanamerikano havis aŭtoritaton super li.

Vidu ankaŭ redakti

Bibliografio redakti

  • Luna, Félix (1994). Breve historia de los Argentinos (hispane). Buenos Aires: Planeta / Espejo de la Argentina. 950-742-415-6.
  • Luna, Félix (2003). Los conflictos armados (hispane). Buenos Aires: La Nación. ISBN 950-49-1123-4.