En Britio, la fromaĝoj estas ĉefe malmolaj.

La plej ofta brita fromaĝo estas Ĉedaro (Cheddar), flava malmola fromaĝo de la okcidento de Anglio. En multaj landoj oni fabrikas similajn fromaĝojn kaj nomas ilin ekzemple "Irish (irlanda) Cheddar" ktp, sed nur la fromaĝo de tiu loko rajtas nomiĝi simple "Cheddar" sen aldona klarigo.

Estas multaj aliaj britaj malmolaj fromaĝoj, ne ĉiuj flavaj. Aliaj koloroj estas ruĝa (Red Leicester), oranĝa (Double Gloucester), kaj preskaŭ blanka (Cheshire, Wensleydale). La fromaĝon Wensleydale oni tradicie manĝas kun frukta kuko.

En kelkajn fromaĝojn oni enmetas fortan aromon per blua fungo, plej fame Stilton.

En Britio oni fabrikas ankaŭ kelkajn molajn fromaĝojn. Frua brita mola fromaĝo estis Lymeswold, kiu ne plu ekzistas. Nun oni fabrikas ekzemple Somerset Brie, okcident-anglia versio de la fama franca fromaĝo. Tamen multaj britoj pli alte estimas la francajn molajn fromaĝojn.

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.