Britio (terminaro)

Diversajn terminojn oni uzas por priskribi la malsamajn geografiajn kaj politikajn regionojn (kiuj kelkfoje kovras unu la alian) de la insularo tradicie konata kiel la Brita Insularo (British Isles). Tiu ofte estas fonto de konfuzo por eksterlandanoj, kaj eĉ por la insulanoj mem. La celo de tiu ĉi artikolo estas klarigi la signifon kaj rilatojn inter tiuj terminoj.

Brita Insularo

Resumo redakti

  • Britio (Great Britain), geografie estas la plej granda insulo. (Vidu)
  • Irlando (Éire, Ireland), geografie estas la dua plej granda insulo. (Vidu)
  • Brita Insularo/Britaj Insuloj, geografie, estas Granda Britio + Irlando + multaj pli etaj ĉirkaŭaj insuloj. Ili tamen de jardekoj ne estas unu ŝtato, kaj do pro kialoj de politiko aŭ neŭtraleco, aliaj termoj estas proponintaj, ekz Insuloj de la Nord-Atlantiko.
  • Unuiĝinta Reĝlando (United Kingdom), politike estas regno, unuiganta Anglio, Kimrio, Skotlando kaj Nord-Irlando. La plena nomo de la regno estas la Unuiĝinta Reĝlando de Britio kaj Nord-Irlando (The United Kingdom of Great Britain and Northern Ireland). (Vidu)
  • Irlando, politike kiel regno, estas la Respubliko de Irlando (Poblacht na hÉireann, Republic of Ireland), kaj nuntempe ne inkluzivas la provincon de Nord-Irlando. (Vidu)
  • Britio, en Esperanto, ĝenerale signifas la regno de la Unuiĝinta Reĝlando, precipe en la formoj brito, brita signifanta naciano de la Unuiĝinta Reĝlando. Tamen, la uzo de la termoj Brito kaj Brita, rilate al Nord-Irlandanoj estas diskutebla, ĉar Nord-Irlandanoj povas havi duoblan naciecon (irlandan kaj britan), kaj estas afero de persona elekto, aŭ eĉ religio, ĉu oni priskribas sin kiel irlanda aŭ brita.
  • Anglio kaj angla estas ofte misuzataj kiel sinonimoj de Britio kaj brita. Tia uzado estas evitenda, kaj povas ofendi ne-anglajn britojn.

Ĉefaj artikoloj redakti

Ŝtatoj redakti

Insuloj redakti

Eksteraj ligiloj redakti