British Trust for Ornithology

British Trust for Ornithology (Brita asocio por ornitologio) (BTO) estas organizo fondita en 1932 por la studado pri birdoj en la Britaj Insuloj.

Aktivado redakti

La BTO aranĝas esploradon en la vivoj de birdoj, ĉefe per farado de enketoj pri populacioj kaj reproduktado kaj de birdoringado, plejparte farata de granda nombro da volontuloj. Ĝia enketo Garden Birdwatch, ekzemple, permesas al nombregoj da ne-fakulaj birdobservantoj partopreni, per farado de semajna kalkulo de la birdoj kiujn ili vidas en iliaj ĝardenoj.

Ĵurnaloj redakti

La BTO publikigas kelkaj ĵurnalojn:

  • Bird Study [1] - scienca ĵurnalo, publikigita ekde 1953. ISSN 0006-3657
  • BTO News [2] Arkivigite je 2007-06-07 per la retarkivo Wayback Machine - la novaĵoj por ĉiuj membroj. ISSN 0005-3392
  • Bird Table [3] - por partoprenantoj en la Projekto Garden BirdWatch. ISSN 1460-6755
  • Ringing & Migration [4] Arkivigite je 2010-01-23 per la retarkivo Wayback Machine - Ĵurnalo de la Ringoteamo de BTO.
  • WeBS News [5] - novaĵoj por partoprenantoj en la Enketo Wetland Bird.