Britta Heidemann

germana skermistino

Britta HEIDEMANN (22-an de decembro 1982 en Köln) estas germana skermistino de TSV Bayer 04 Leverkusen, kiu en 2007 iĝis monda ĉampiono pri spado (en Sankt-Peterburgo).

Britta Heidemann
Persona informo
Naskiĝo 22-an de decembro 1982 (1982-12-22) (41-jaraĝa)
en Kolonjo
Lingvoj germanaĉina
Ŝtataneco Germanio
Alma mater Universitato de Kolonjo
Okupo
Okupo skermanto
TTT
Retejo http://www.britta-heidemann.de/
vdr
Britte Heidemann, 2012

Ŝi konatiĝis kun la skermado en aĝo de 14 jaroj, antaŭe ŝi estis sukcesa malpeza atletino kaj naĝistino. Ŝi partoprenis ĝis 2000 ankaŭ en moderna kvinbatalo, okupiĝis ekde fino de 2000 precipe pri skermado. Sekvajare, ŝi akiris jam internaciajn titolojn.

Sportaj sukcesoj:

  • 2001: vic-juniora monda ĉampiono 2001 kaj eŭropa ĉampiono
  • 2002: tria en monda ĉampionado
  • 2003: dua en grupo en monda ĉamiponado
  • 2004: 3-a loko en grupa monda ĉampionado
  • 2004: arĝenta medalo kadre de la Somera Olimpiko 2004 en Ateno, en grupo kun Claudia Bokel kaj Imke Duplitzer.
  • 2007: monda ĉampiono pri spado
  • 2008: ora medalo kadre de la Somera Olimpiko 2008 en Pekino

Ceteraj redakti

Britta Heidemann estas studentino pri ĉina regiona scienco en la Universitato de Kolonjo kaj vivas en Leverkusen. Ŝi aperis en la magazino Playboy en septembro de 2004.

Eksteraj ligiloj redakti