Brjansko

urbo en Rusio
(Alidirektita el Brjansk)

Brjansko (ruse Брянск) estas rusia urbo, ĉefurbo de Brjanska provinco.

Brjansko
administra dividaĵo de Rusio • urbego • urbo

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Ŝtato Rusia Federacio
Regiono Centra federacia regiono
Provinco Brjanska provinco
Poŝtkodo 241000
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 399 579  (2021) [+]
Loĝdenso 2 140 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 53° 15′ N, 34° 22′ O (mapo)53.242534.366666666667Koordinatoj: 53° 15′ N, 34° 22′ O (mapo) [+]
Alto 190 m [+]
Areo 186,73 km² (18 673 ha) [+]
Horzono UTC+03:00 [+]
Brjansko (Brjanska provinco)
Brjansko (Brjanska provinco)
DEC
Brjansko
Brjansko
Situo de Brjansko
Brjansko (Eŭropa Ruslando)
Brjansko (Eŭropa Ruslando)
DEC
Brjansko
Brjansko
Situo de Brjansko

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Bryansk [+]
vdr

Brjansko estis fondita jare 985 kiel fortika vilaĝo sur la maldekstra bordo de rivero Desna (Десна), ĉe enenfluo en ĝin de rivero Bolva (Болва). La unua mencio pri la nuna Brjansko estis trovita en analoj de Ipatio dataj jare 1146 kiel Dobrjansk.

De jaro 1252 Brjansko estiĝis centro de Brjanska princado. De jaro 1356 Brjansko estis parto de Litova princado. Jare 1500 estis ree aneksita al Moskva ŝtato. Dum gvidado de Petro la Granda en Brjansko estis konstruita ŝipkonstruejo, kia jare 1737-1739 produktis ŝipojn por milito kontraŭ Turkio.

  • loko: 53°17' Norde, 34°25' Oriente
  • horzono: GMT+3h (+4h de aprilo ĝis oktobro)
  • loĝantaro: 454,7 mil (en la aglomeraĵo de 2001)

La urbo havas statuson de urbo ekde jaro 1778.

En la 19-a jarcento Brjansko estiĝis centro de grandindustrio por produktado de ŝtalaj reloj.

En jaro 1959 la urbo havis 207 mil loĝantojn.

En jaro 2002 la urbo havis 431,5 mil loĝantojn.

Kodo de OKATO de la urbo (en jaro 2005) estas 15401.

La interurba telefona kodo estas 0832, la enurbaj telefonnumeroj estas sesciferaj (en jaro 2005).

La loka tempo estas la sama kiel moskva tempo (en jaro 2005).

Ekonomiko de la urbo bazitas sur produktado de kamionegoj, furgonoj, fervojkonstruada teĥniko. Ĥemia industrio estas notinda parto de ekonomiko de la urbo.

En la urbo estas fervoja stacio.

Brjansko estas hejmurbo de heroo de Kulika batalo Aleksandr Peresvet.

Eksteraj ligiloj redakti

La vetero en Brjansko esperante