Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Bohunice

Brno-Bohunice estas urboparto ĉe la sudokcidenta rando de la statuta urbo Brno en Ĉeĥio. Ĝis la 24-a de decembro 1990 estis historia civito, urboparto kaj katastra teritorio sub la nomo Bohunice. Vivas ĉi tie 14 683 loĝantoj (2011). Ĝia areo estas 301,71 ha. Estas ĉi tie registritaj 47 stratoj kaj 1 132 adresoj.

Brno-Bohunice
kvartalo
Brno Bohunice
Flago
Blazono
Oficiala nomo: Brno-Bohunice
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Sudmoravia regiono
Distrikto Distrikto Brno-urbo
Administra municipo Brno
Historiaj regionoj Grandmoravia imperio, Moravio
Situo Brno-Bohunice
 - koordinatoj 49° 10′ 10″ N 16° 34′ 45″ O / 49.16944 °N, 16.57917 °O / 49.16944; 16.57917 (mapo)
Areo 3,02 km² (302 ha)
Loĝantaro 14 683 (2011)
Denseco 4 861,92 loĝ./km²
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 625 00
Katastraj teritorioj 1
Partoj de municipo 1
Bazaj setlejunuoj 5
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Brno-Bohunice
Brno-Bohunice
Brno-Bohunice
Vikimedia Komunejo: Brno-Bohunice
Retpaĝo: www.brno-bohunice.cz
Portalo pri Ĉeĥio

Najbaraj urbopartoj kaj civitoj redakti

Brno-Bohunice najbaras okcidente kun Starý Lískovec, nordokcidente kun Brno-Nový Lískovec, norde kaj oriente kun Brno-centro, sudoriente kun Brno-sudo, kaj sude kun la civito Moravany.

Karaktero de la urboparto redakti

Bohunice havas urban karakteron kaj ondumitan pejzaĝon kun evidentaj altodiferencoj en la setlejo. La setlejo konsistas el paneldomoj, en kies centro troviĝas restintaj domoj de la origina vilaĝo. La orienta parto estas eksterordinata pro la strat-nomoj laŭ iamaj sovetuniaj respublikoj. Norde de la setlejo sur la norda flanko de la strato Jihlavská (= kondukanta al la urbo Jihlava) etendiĝas kompleto de la loka fakultata hospitalo Brno-Bohunice, kiu parte eniras la najbaran urboparton Brno-Starý Lískovec. Kun la hospitalo najbaras ĉirkaŭmurita aresta malliberejo, kaj oriente de ĝi troviĝas supermagazeno Kaufland. Sude de la origina vilaĝo fluas rivereto Leskava.

Trafiko redakti

Kvankam la sudan randon de Bohunice trairas aŭtostrado D1 el Praha al Brno, la urboparto mem ne havas rektan konekton al ĝi. Paralele kun la strado iras fervojo el Brno al Střelice (okres Brno-venkov). La konekton al urbocentro certigas la Trafik-entrepreno de Brno pere de tramlinioj 7 (ĝi tie finiĝas) kaj 5, 8 (ili daŭrigas sian vojon ĝis Starý Lískovec),kaj pere de pluraj bus- kaj trole-linioj.

Historio redakti

La unua mencio pri Bohunice estas el la septembro 1237. Bohunice estis aligitaj al Brno la 16-an de aprilo 1919. En la 1960-aj jaroj realiĝis vasta katastra reformo, kiam ŝanĝiĝis ankaŭ la limoj de Bohunice kaj sur la neuzita teritorio oni komencis konstrui setlejon por 30 000 homoj en 1971 oriente inter la centra tombejo de Brno kaj la origina vilaĝo, kies kelkaj partoj estis malkonstruitaj. Ĝis 1975 Bohunice estis urboparto de Brno kun propra nacia komitato, poste ĝi fariĝis parto de la urbodistrikto Brno I ĝis 1990, kiam kreiĝis moderna memadministra urboparto Brno-Bohunice.

Vidindaĵoj redakti

En Strato Dlouhá troveblas en parko statuo de Inocento la 11-a.[1]

Referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Bohunice de okcidente