Broĉo estas juvelo, kiun oni kutime fiksas sur vestaĵoj.

Antaŭo de broĉoj
Malantaŭo de la samaj broĉoj

Broĉo konsistas kutime el du partoj:

  • la ornamita antaŭo
  • la malantaŭo al kiu surhavas la fiksilon (ofte sendanĝeran pinglon, t.e. pinglon refalditan tiele, ke ĝia pinto kroĉiĝas en hoketo aŭ ŝirma ingeto), fiksitan per gluaĵolutaĵo.

Broĉoj estas tre diversaj pri grandeco, materialo kaj formo, sed la fiksilo, plej ofte metala, similas ĉe plej multaj broĉoj. Broĉoj estas ofte manfaritaj ŝatokupe, sed ekzistas ankaŭ broĉoj el altvalora metalo (oro, arĝento, ...) kaj ornamitaj de gemoj.

Prabroĉo estas fibolo, kiu ekzistis jam dum la bronzepoko.

Laŭ Francisko Azorín Broĉo estas Metalaĵo, foje tre arta, formita per du pecoj kunfikseblaj, uzata por kunigi vestorandojn aŭ por alia simila celo.[1] Li indikas etimologion el latina brochus (dento elstara).[2]

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti

  1. Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 41.
  2. Azorín, samloke.