Brokaĵobrokato (france Brocart, germane Brokat, itale Broccatoportugale kaj hispane brocado) estas ŝtofo teksita kaj ornamita per interteksitaj fadenoj el silko, arĝento aŭ oro, por aperigi desegnojn sur la ŝtofo. Tradicie la baza ŝtofo por brokaĵo estas peza, firma ŝtofo, kutime mem el silko.

brokaĵo el Liono (1760-1770)

Laŭ Francisko Azorín Brokato estas Silka teksaĵo kombinita kun oraj aŭ arĝentaj fadenoj.[1] Li indikas etimologion el latina broccus (brodilo). Kaj aldonas terminon broki (brodteksi).[2]

Brokaĵaj ŝtofoj, kiuj originis el Arabio, aparte modiĝis en Eŭropo dum la 17-a jarcento kaj 18-a jarcento. Ili utiliĝas por mebloj kaj murtapetoj, por pompaj vestaĵoj kaj ŝuoj, por pezaj kurtenoj kaj baldakenoj. Aparte ŝatata la multekostega, valora ŝtofo estis de nobelaj regantoj kaj altrangaj ekleziaj postenuloj.

La Kaabo, la plej alta sanktaĵo de la Islamo, estas ĉirkaŭvolvita per brokaĵa ŝtofo.

Notoj redakti

  1. Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 41.
  2. Azorín, samloke.

Literaturo redakti

  • Autour du Fil, l'encyclopédie des arts textiles, Editions Fogtdal, Parizo, 1989

Vidu ankaŭ redakti