Bronza Soldato de Talino

Bronza Soldato de Talino (estone Pronkssõdur, origine Monumento al Liberigantoj de Talino) estis memorloko pri la Dua Mondmilito en ĉefurbo de Estonio. Ĝi estis erektita la 22-an de septembro 1947 ĉe la amasa tombo de sovetaj soldatoj, mortintaj dum la bataloj kontraŭ nazioj. En la tombo estas enterigitaj 13 batalintoj, la monumenton konsistigas dolomita muro kaj bronza du metrojn alta statuo de kapklina soldato. Antaŭ la bronza statuo iam brulis eterna flamo. La monumenton skulptis loka skulptisto Enn Roos, modelis por li estona ruĝarmeano Vello Rajangu.

Bronza Soldato de Talino
skulptaĵo [+]

LandoEstonio
Koordinatoj59° 25′ 18″ N, 24° 45′ 56″ O (mapo)59.42166388888924.765463888889Koordinatoj: 59° 25′ 18″ N, 24° 45′ 56″ O (mapo)

Estiĝo22-a de septembro 1947

Bronza Soldato de Talino (Estonio)
Bronza Soldato de Talino (Estonio)
DEC
Bronza Soldato de Talino
Bronza Soldato de Talino

Map
Bronza Soldato de Talino
Vikimedia Komunejo:  Bronze Soldier of Tallinn [+]
vdr
Granda tendo kovris la monumenton la 26-an de aprilo

Post sendependiĝo de Estonio en 1990-1991, la eterna flamo antaŭ la monumento estis estingita. La nova potenco insistis, ke soveta armeo ne nur liberigis Estonion de nazioj, sed ankaŭ malliberigis ĝin, aligante al Sovetunio. En 1994 de la dolomita muro estis forprenitaj tabuloj kun nomoj de la entombigitoj; ilin anstataŭis pli lakonika skribaĵo: "Al la mortintoj de la Dua Mondmilito".

Forigo kaj relokado redakti

La 15-an de februaro 2007 estona parlamento eldonis leĝon, laŭ kiu ĉiuj sovetiaj monumentoj en Estonio iĝis kontraŭleĝaj kaj detruendaj. Malgraŭ ke la prezidento de la ŝtato ne subskribis la leĝon, trovinte ĝin kontraŭkonstitucia, tamen estona komisiono pri soldataj tomboj decidis translokigi la amasan tombon el la centro de Talino al soldata tombejo rande de la urbo.

Konfliktoj ĉirkaŭ la detruo de la monumento kaj translokigo de la tombo preskaŭ de la komenco ekhavis interetnan karakteron. Multaj etnaj neestonoj (ĉefe rusoj), kiuj konsistigas ĉ. 40% de la loĝantaro en Talino, protestis kontraŭ la detrua plano. Ilia protesto restis ignorita de la estonaj dekstruloj en la parlamento, kiuj insistis pri forpreno de la monumento. Malgraŭ la penoj de alipartiaj parlamentanoj bremsi la iniciaton, frumatene la 26-an de aprilo 2007 la monumento estis kovrita de la granda tendo, komenciĝis preparlaboroj por translokigo. Nokte de la sama tago en Talino kaj kelkaj aliaj estonaj urboj okazis amasaj protestoj kaj pogromoj, rezulte de kiuj du homoj (inter ili konstante loĝinta en Estonio rusia civitano) mortis, estis detruitaj multaj montrofenestroj kaj reklamoj, priŝtelitaj kelkaj vendejoj. Polico arestis dekojn, uzis gason, akvoĵetilojn kaj aliajn rimedojn kontraŭ la agresemaj protestintoj.

La 27-an de aprilo 2007 la Bronza Soldato estis disigita je kelkaj pecoj kaj veturigita en nekonatan direkton. Estona estraro promesas restarigi ĝin en oficiala tombejo de estonaj soldatoj.

Postsekvoj redakti

La decido relokigi la monumenton kaj la tombon vekis grandan reeĥon en landoj de eksa Sovetunio kaj speciale en Rusio. Oni antaŭvidas ekonomiajn problemojn, kiujn povas kaŭzi al Estonio neglekto de estonaj varoj kaj Estonio kiel antaŭe populara turisma lando. Rusianoj ŝatis vojaĝi al Estonio dum la majaj ferioj (la 1-a de majo kaj la 9-a de majo estas ŝtataj ripoztagoj en Rusio).

Politikistoj de kelkaj landoj (ekz., Ukrainio pere de sia ministro pri eksteraj aferoj kaj Finnlando pere de sia premiero) jam komentis, ke la okazintaĵoj en Estonio estas "interna afero" de la lando. Kontraste, la eksa germana kaceliero Gerhard Schröder komentis pli akre: "la maniero, laŭ kiu Estonio agis pri la memoro de tiuj soldatoj, montras malbonan guston kaj malestimon".

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti