Brooke Langton

usona aktoro

Brooke Langton (27-an de novembro 1970 en Arizono) estas usona aktorino.

Brooke Langton
Persona informo
Brooke Langton
Naskiĝo 27-an de novembro 1970 (1970-11-27) (53-jaraĝa)
en Arizono
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Usono vd
Profesio
Okupo aktoromodelo • televida aktoro • filmaktoro vd
Aktiva dum 1992– vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Biografio redakti

Patro de Langton estis geologo, ŝia patrino estis flegistino. Langton plenkreskis en Teksaso kaj studis marbiologion ĉe la San Diego State University. Poste ŝi studis aktoradan arton en Los Angeles ĉe Larry Moss.

Langton debutis en 1992 en la televidaj serioj Freshman Dorm kaj Beverly Hills, 90210. En la trilero Listen (1996), ŝi ricevis la cefrolon. Ŝi iĝis konata pro la ludo de Samantha Reilly Campbell en la televida serio Melrose Place, en kiu ŝi ludis de 1996 ĝis 1998. Poste ŝi ludis la virinan ĉefrolon en la televida serio The Net, bazita sur la samnoma kinofilmo The Net kun Sandra Bullock.

Langton ludis en la komedio The Replacements (2000) la rolon de Annabelle Farrell, kiu venis en amrilaton kun Shane Falco (Keanu Reeves). En la komedio Kiss the Bride (2002) ludis ŝi gravan rolon apud Amanda Detmer, Sean Patrick Flanery kaj Alyssa Milano.

Filmografio (elekto) redakti

  • 1994: Terminal Velocity
  • 1995: Beach House
  • 1996: Listen
  • 1996-1998: Melrose Place (televida serio, 68 epizodoj)
  • 1998: Reach the Rock
  • 1998-1999: The Net (televida serio, 22 epizodoj)
  • 2000: Playing Mona Lisa
  • 2000: The Replacements
  • 2002: Kiss the Bride
  • 2005: Partner(s)
  • 2006: The Benchwarmers
  • 2007: Primeval
  • 2007-2008: Life (televida serio, 11 epizodoj)