Bruce Beutler (naskiĝis la 29-an de decembro 1957, en Ĉikago, Ilinojso) estas usona imunologo. La 3-an de oktobro 2011 li kun la kolega sciencisto Jules A. Hoffmann estis honorigita per duono de la Nobel-premio pri fiziologio aŭ medicino[1] pro sia esplorado de la Toll-similaj ricevantoj, dum la kolego Ralph M. Steinman ricevis la alian duonon pro sia esplorado de la dendritaj ĉeloj kaj siaj korpaj funkcioj.

Bruce Beutler
Nobel-premiito
Persona informo
Bruce Alan Beutler
Naskiĝo 29-an de decembro 1957 (1957-12-29) (66-jaraĝa)
en Ĉikago, Ilinojso
Lingvoj angla vd
Loĝloko Usono vd
Ŝtataneco Usono vd
Alma mater Universitato de Kalifornio en San-Diego • Pritzker School of Medicine • Polytechnic School vd
Profesio
Okupo kuracisto • genetikisto • imunologo • universitata instruisto • sciencisto vd
Laborkampo imunologiofiziologio vd
Doktoreca konsilisto Abraham I. Braude vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Bruce Beutler laŭ la stato de oktobro 2011 estas direktoro de esplora centro en Sudokcidenta Medicina Centro de Universitato de Teksaso en Dallas, Teksaso. Li antaŭe estis profesoro kaj gvidanto de la departemento pri genetiko de la esplorinstituto The Scripps Research Institute en La Jolla, Kalifornio, Usono. Lia patro, la germandevena hematologo Ernest Beutler, ankaŭ estis profesoro kaj departementa gvidanto en la esplorinstituto. Bruce Beutler apartenas al la juda kredo.

Referencoj redakti