Bruna citrusafido

Toxoptera citricida, (sin. Toxoptera citricidus) estas specio de afido aŭ plantlaŭso konata sub la komuna nomo bruna citrusafido. Ĝi estas plago de citrusoj kaj vektoro de la patogena planto-viruso Citrusa Tristeza Viruso (CTV). La afido disvastigis tiun viruson tra citrusaj plantejoj en Brazilo kaj Venezuelo en la 1970-aj jaroj, kaŭzante preskaŭ detruon de la citrusindustrio tie.[1] Ĉi tiu afido estis malkovrita unuafoje en Florido en 1995.[2]

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Toxoptera citricida

Biologia klasado
Regno: Bestoj Animalia
Filumo: Artropodoj Arthropoda
Klaso: Insektoj Insecta
Ordo: Hemipteroj Hemiptera
Subordo: Sternorrhyncha
Superfamilio: Aphidoidea
Familio: Afidedoj Aphididae
Genro: Toxoptera
Specio: T. citricida
Toxoptera citricida
Kirkaldy, 1907
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La plenkreska afido estas brile nigra kaj senflugila, aŭ flugilhava, kaj la nimfo estas malhelruĝecbruna. La afido suĉas floeman sukon de novajn branĉoj kaj foliojn. La viruso estas transdonita kiam la afido enmetas siajn buŝpartojn en la histon de la gastiganta planto.[3]

En plej multaj mondopartoj, ne ekzistas ĝia seksa reprodukta stadio aŭtune kiel okazas ĉe aliaj afidaj specioj kaj estas nek maskloj nek ovoj. Ĉiuj individuoj estas vivnaskaj partenogenetikaj inoj la tutan jaron. Populacioj kreskas tre rapide kiam la kondiĉoj estas favoraj. La nimfoj maturiĝas en ĉirkaŭ unu semajno kun temperaturoj de 20 °C aŭ pli.[4] Oni kalkulis, ke unu sola afido povus produkti pli ol 4 400 idojn en tri semajnoj, se ne forestas rabatako de naturaj malamikoj.[4]

Kiel la plimulto de la afidoj, tiu specio kaŭzas damaĝon al novkreskantaj arbetoj okazigante folian epinastion kaj malhelpante fotosintezon.

Estas aliaj afidoj kiuj ĉeestas en la citrusplantejoj: nome la nigra citrusafido T. aurantii; la verda citrusafido Aphis spiraecola; la kotona afido Aphis gossipii. k.a.

Referencoj redakti

  1. A review of the literature on Toxoptera citricida (Kirkaldy) (Homoptera: Aphididae) Arkivigite je 2011-09-28 per la retarkivo Wayback Machine. Florida Entomologist 81:1 37-61.
  2. Center for Invasive Species Research
  3. Featured Creatures
  4. 4,0 4,1 Komazaki S. 1987. Growth and reproduction in the first two and summer generations of two citrus aphids, Aphis citricola van der Goot and Toxoptera citricidus (Kirkaldy) (Homoptera: Aphididae), under different thermal conditions. Applied Entomology and Zoology 23:220-227.

Eksteraj ligoj kaj noto redakti