La Bruna pronelo (Prunella fulvescens) estas malgranda paserina birdo de la familio de Proneledoj kaj ties ununura genro Prunella, kiu troviĝas en Afganio, Ĉinio, Barato, Kazaĥio, Mongolio, Nepalo, Pakistano, Rusio, Taĝikio, Turkmenio kaj Uzbekio. Ties natura habitato estas mediteranea arbustaro.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Bruna pronelo
Bruna pronelo
Bruna pronelo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Proneledoj Prunellidae
Genro: Prunella
Specio: 'P. fulvescens'
Prunella fulvescens
(Severtsov, 1873)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Aspekto redakti

 
AccentorFulvescensKeulemans

Ĝi estas birdo tre bruna ĉefe supre, kio nomigas la specion en Esperanto kaj aliaj lingvoj, kun tre rimarkinda kapobildo konsistanta en grizbruna krono kaj nigreca larĝa vangozono el la beko al la orelareo kie foje malfermiĝas brunecaj makuletoj. Tiu vangozono evidentigas helan okulringon. Inter ambaŭ malhelaj areoj tre larĝa, kontrasta kaj markata superokula strio etendas el la beko al antaŭ la nuko. La beko estas mallonga, nigra kaj pinteca, ĉar temas pri specio insektovora.

La dorso estas bruna iom strieca malhele ĉefe en flugiloj kaj la subaj partoj estas ĝenerale flavecaj kio nomigas la specion per la latina scienca nomo P. fulvescens. La kruroj estas ruĝecaj kaj la piedoj malhelaj.

Taksonomio redakti

Formas specigrupon kun la P. montanella, P. koslowi, P. atrogularis, P. ocularis kaj P. fagani; la lastaj du iam estis traktataj kiel rasoj de nuna specio aŭ formante superspecion kun ĝi. Rasa diferencigo komplikiĝis pro individua variado (parte pro aĝo, ankaŭ influata de plumareluzado) kaj ekzisto de intermezaĵoj. Priskribita raso sushkini (el malproksima suda Ksizango, en Ĉinio) sinonima kun khamensis.

Oni agnoskas ses subspeciojn nome:

  • dahurica (Taczanowski, 1874) - orienta Kazaĥio (Tarbagatajo), sudcentra Rusio (Altajo kaj Montoj Sajanoj orienten al Transbajkalio), Mongolio (escepte okcidenta kaj sudokcidenta) kaj nordorienta Ĉinio (nordokcidenta Manĉurio).
  • mongolica (Sushkin, 1925) - okcidenta kaj sudokcidenta Mongolio (Achit Nur, Gobi-Altajo) kaj norda Ĉinio (okcidenta Nei Mongol, norda Ninĝia).
  • fulvescens (Severtsov, 1873) - sudorienta Kazaĥio kaj okcidenta Ĉinio (orienten al orienta Ksinjiango kaj nordorienta Ksizango) suden al centra Afganio, kaj okcidenta Himalajo (orienten al malproksima norda Barato).
  • dresseri (Hartert, 1910) - okcidenta Ĉinio (suda Ksinjiango kaj Baseno Qaidam suden al Montoj Kunlunoj).
  • nanschanica (Sushkin, 1925) - centra Ĉinio (nordorienta Qinghai kaj sudokcidenta Gansuo suden al suda Siĉuano).
  • khamensis (Sushkin, 1925) – suda bordo de la Tibeta Altebenaĵo en sudokcidenta Ĉinio (suda kaj sudorienta Ksizango, orienten al regiono Qamdo) kaj apuda norda Nepalo kaj norda Sikimo.

Referencoj redakti