La Brunbrusta kapito (Capito brunneipectus), estas specio de birdoj de la familio de Ramfastedoj aŭ de propra familio de Kapitonedoj, laŭ kelkaj fakuloj, sed ĉiukaze parencoj de tukanoj, tukanetoj, Sudamerikaj barbuloj ktp.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Brunbrusta kapito
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Pegoformaj Piciformes
Familio: Ramfastedoj Ramphastidae
Genro: Capito
Specio: C. brunneipectus
Capito brunneipectus
(Chapman, 1921)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Ĝi estas Endemismo en Brazilo nome en la centrosuda Amazonio.

Tiu ĉi birdospecio montras ekzemplon de seksa dimorfismo (inoj kun nigraj punktoj en la blankeca gorĝo); ĝi estas mezgranda, bruneca, kun tre nigra vizaĝa masko centrita ĉe la okuloj kiu sekvas al la nigraj ŝultroj; ĝi havas flavecan kronon, fortikan bekon kaj cinamonkoloran makulon en supra brusto tre kontrasta kun la flaveca malsupra brusto, kio nomigas la specion kaj en la scienca nomo kaj en diversaj lingvoj.

Distribuado redakti

Limigita al Amazonio redakti

La Brunbrusta kapito teritorias en centra Amazonio, orienta brazila ŝtato de Amazonio, okcidenta Parao, Norda Regiono, Brazilo, kuŝas inter du riversistemoj oriente kaj okcidente, kun Amazono norde. La teritorio iras el la malsupraj 600 km de la rivero Tapajozo kaj ties konfluo en Amazono oriente, okcidenten je 300 km el malsupra rivero Madeira ĝuste sude de la amazona konfluo. La teritorio estas preskaŭ rektangule 400 km larĝa kaj 950 km longa, kaj estas limigita en la tri flankoj de tiuj riversistemoj.

Referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti