Brunflanka laniovireo

La Brunflanka laniovireo (Vireolanius melitophrys) estas specio de birdo de la familio de Vireedoj kaj genro de laniovireoj kiuj estas mezgrandaj birdoj kun laniecaj kapoj kaj olivverdecaj supraj partoj, kiel la cetero de la familio.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Brunflanka laniovireo
Brunflanka laniovireo
Brunflanka laniovireo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Vireedoj Vireonidae
Genro: Vireolanius
Specio: 'V. melitophrys'
Vireolanius melitophrys
(Bonaparte, 1851)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Ĝi troviĝas en Gvatemalo kaj Meksiko. Ties natura habitato estas subtropikaj aŭ tropikaj humidaj montararbaroj.

Tiu specio montras tre rimarkindan bildon. Dekomence ĝi havas samajn olivverdecajn suprajn partojn kiel plej parto de vireedoj. En kapo estas grizeca krono kiu bluiĝas en nuko, karaktero kiun havas ankaŭ la parenca Verda laniovireo. En vizaĝo estas la kutima en la genro malhela traokula strio, kiu distingile larĝiĝas al la orelareo. Sube la gorĝareo estas blankeca al sablokolora sed trapasata de malkutima en la genro mustaĉa mallarĝa linio kiu subeniras el la bekobazo al kolflankoj. La suba brusto kaj ventro estas brunecaj. La beko estas fortika kaj lanieca, kun pli malhela supra makzelo.

Referencoj redakti