Bruniĝo

estas pedologia aŭ grundformiĝa procezo tipa por grundotipoj de klaso brungrundoj

Bruniĝo estas pedologia aŭ grundformiĝa procezo tipa por grundotipoj de klaso brungrundoj, ekzemple kambizjomo. Ĝi estas ligita kun oksida eriĝo-procezoj de fizikaj kaj kemiaj ŝanĝoj de primaraj feroksidoj kaj argilaj mineraloj. La procezo okazas nur en senkalkiĝitaj grundoj, regule en grundoj kun ŝtonetoj en B-horizonto, kiuj estas fonto por la eriĝo.