La Brunkrona vireo, Vireo leucophrys, estas specio de birdo de la familio de Vireedoj kaj genro de Vireoj, kiuj estas malgrandaj paserinoj de Ameriko, de koloroj olivverdecaj al sablokoloraj. Tiu reproduktiĝas en altaj teroj el suda Meksiko suden al nordokcidenta Bolivio. Ĝi estis foje konsiderata samspecifa kun la simila Trilovireo.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Brunkrona vireo
Brunkrona vireo
Brunkrona vireo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Vireedoj Vireonidae
Genro: Vireo
Specio: 'V. leucophrys'
Vireo leucophrys
(Lafresnaye, 1844)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Plenkreskulo de Brunkrona vireo estas 12-12.7 cm longa kaj pezas 12 g. Ĝi havas olivverdecajn suprajn partojn kaj tre brunan kronon kio nomigas la specion. Estas bruna strio el la beko traokule kaj blanka superokula strio tre kontrasta kun la supra malhelbruna bordo de la krono. La vizaĝo kaj gorĝareo estas blankecaj al sablokoloraj kaj la subaj partoj estas flavaj kun iom da oliveca koloro en flankoj. Junuloj estas helbrunaj supre kun malpli markata superokula strio.

La Brunkrona vireo havas akran alvokon tŭiist kaj la kanto estas riĉa trilado sufiĉe simila al tiu de la Trilovireo.

Tiu vireo loĝas en kanopeo kaj mezaj tavoloj de hela arbaro, arbarbordoj kaj aliaj duonmalfermaj habitatoj je altitudoj el 500 al 2500 m[1]. Brunkronaj vireoj manĝas raŭpojn kaj aliajn insektojn plukante el arbofoliaro. Ili manĝas ankaŭ malgrandajn fruktojn. Ili kuniĝas al miksitaj kunmanĝantaroj.

Notoj redakti

  1. Hilty (2003), Strewe & Navarro (2004)

Referencoj redakti