La Brunpuga enanto, Ruĝpuga enantoKurda enanto (Oenanthe xanthoprymna), estas malgranda paserina birdo kiu estis iam klasita kiel membro de la familio de Turdedoj, sed estas nuntempe pli ĝenerale konsiderata membro de malnovmonda grupo de la familio de Muŝkaptuledoj. La Rufvosta enanto (O. chrysopygia) estis iam konsiderata subspecio de tiu birdospecio, sed nuntempe ĝi estas plej ofte konsiderata separata specio, kvankam ĉi tie aperas kiel ununura kun du tre diversaj subspecioj.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Brunpuga enanto
Brunpuga enanto
Brunpuga enanto

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Muŝkaptuledoj Muscicapidae
Genro: Oenanthe
Specio: O. xanthoprymna
Oenanthe xanthoprymna
(Hemprich & Ehrenberg, 1833)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La genra nomo, Oenanthe, estas ankaŭ la nomo de genro de plantoj, nome la enantoj, kaj devenas el la greka oenos (οίνος) "vino" kaj anthos (ανθός) "floro". Ĉe la plantogenro, ĝi aludas al la vinaromo de la floroj.[1] Ĉe la birdoj enantoj, ankaŭ nomataj saksikoloj pro la parenca genro Saxicola, ĝi aludas al la reveno de la Rokenanto al Grekio printempe ĝuste dum la epoko de la apero de burĝonoj en vitoj.[2]. La latina specifa scienca nomo de la specio aŭ subspecio O. chrysopygia devenas el latinigitaj vortoj de la antikva greka signife “ĥrisos” por “oro” kaj “pigos” por “pugo”, kio prave markas la specifecon de tiu specio kun ruĝeca vosto. Tiele ankaŭ la nomoj en Esperanto de ambaŭ specioj aŭ subspecioj kongruas kun tiu ideo, kvankam ne plene koincidas en ununura koncepto.

Temas pri mezgranda birdo 14 al 15 cm longa kun enverguro de 26–37 cm kaj pezo de 20-26 g. Tiu specio aperas kiel du tre diferencaj subspecioj. La masklo de la nomiga raso (O. x. xanthoprymna) havas nigrajn vizaĝon, gorĝon kaj flugilojn. La dorso brungriza kontrastas kun la subaj partoj blankecaj kun iom da ruĝa nuanco plej sube. La pugo estas ruĝeca kontraste kun la blanka vostobazo, kies fino estas nigreca renversita 'T'. La ino similas, sed la nigro de la vizaĝo estas malpli markata aŭ eĉ nenia kaj la vostobazo estas kutime tutruĝa.

La raso chrysopygia, pli norda kaj orienta, havas nigron nek en kapo nek subflugile. La vosto kaj la pugo estas ruĝaj. Ambaŭ seksoj similas al la ino palgorĝa de la nomiga raso, sed ili distingiĝas pro pli markita superokula strio, pli sablokolora. Dum plumoŝanĝado povas okazi konfuzoj inter tiuj du formoj kaj kun aliaj enantoj.

La reprodukta teritorio estas en Kurdistano (kaj de tie unu el la nomoj), tio estas sudorienta Turkio, norda Irako kaj okcidenta Irano, do sub Kaŭkazo. La raso chrysopygia estas iom pli orienta. Ne mankas intermezaj individuoj en la koincida teritorio. Ili migras suden vintre en Arabion kaj nordorientan Afrikon en Egiptio kaj Sudano, kvankam la sudaj birdoj moviĝas nur mallongdistance. La preferata habitato estas rokaj deklivoj, ĉiukaze kun disa vegetaĵaro. Ili evitas la terkulturejojn.

La nesto estas konstruita en fendo de rokoj aŭ muro aŭ eĉ en deklivo de abelmanĝuloj. Temas pri iom fuŝa nesto el planta materialo. La ino demetas 4 al 6 bluecblankajn ovojno. La kovadon, kiu daŭras ĉirkaŭ 13 tagojn, faras nur la ino.

Ili manĝas ĉefe insektojn, kiel formikoj, koleopteroj kaj larvoj de lepidopteroj. Ili traserĉas ilin ĉefe surgrunde per rapidaj kurado kaj bekofrapado, sed ili povas ankaŭ gvati el roka ripozejo aŭ traserĉi inter foliaro kaj elpreni predojn per beko.

Referencoj redakti

  1. Dropwort, Hemlock Water. A Modern herbal. Botanical.com. Alirita 2008-02-05.
  2. Northern Wheatear. eNature. Alirita 2008-02-05.