Brunventra stepkoko

La Brunventra stepkoko estas specio de birdo de la familio de Pterokledoj.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Brunventra stepkoko


Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birda klaso Aves
Ordo: Pterokloformaj Pterokloformes
Familio: Pterokledoj Pteroclididae
Genro: Pterocles Pterocles
Specio: Brunventra stepkoko 'Pterocles exustus'
Coenraad Jacob Temminck 1825
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Disvastiĝo redakti

Ili troviĝas en sekegaj, arbustaj regionoj komunaj en centra kaj norda Afriko kaj suda Azio. Tiu ĉi specio pli precize loĝas en Afriko en larĝa subsahara zono pli larĝa oriente el rivero Nilo ĝis Kenjo, en Azio en suda Saŭdarabio, kaj el Mezoriento ĝis Barato. Kvankam ili loĝas en tre varma klimato, ili multege rilatas al akvo kaj ĉiutage venas al akvejoj trinki eĉ se ili estas 50 mejlojn for.

Aspekto redakti

Temas pri mezgranda birdo 31 31 cm longa kun pezo de 140 ĝis 240 la ino kaj 170 ĝis 290 la masklo. Kiel ecoj kiu diferencigas la specion de aliaj pterokledoj en vosto estas centraj pulmoj tre longaj kaj ventro kaj subflugiloj estas malhelbrunaj. La masklo estas ĉefe sablokolora kun brustostrio tre nigra kun blanka pli mallarĝa strio supre. La ino estas pli striita en krono, kolo kaj dorso kaj iom pli malgramda ol la masklo. Junuloj estas similaj al inoj, sed eĉ pli striitaj en supraj partoj kaj sen longaj centraj vostoplumoj. La okuloj estas nigraj kaj la okulringoj flavaj; la beko estas bluecaj. La kruroj estas plumokovritaj, brune supre kaj blanka malsupre.

Kutimoj redakti

Ili manĝas semojn aŭ herberojn eĉ en terkulturejoj mateniĝe kaj krepuske kaj trinkas en frua mateniĝo kaj foje krepuske.

Ili estas monogamaj. La nesto estas nuda engrunda truo kie la ino demetas 3 kamuflajn ovojn sablokolorajn kun brunaj markoj. Ambaŭ gepatroj kovas, la masklo dumnokte.

Eksteraj ligiloj redakti

Bestoĝardeno de Saint Louis Arkivigite je 2011-09-27 per la retarkivo Wayback Machine

Referencoj redakti