Bruz

komunumo en Bretonio
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Bruz (stacidomo).

Bruz estas franca komunumo, situanta en la departemento Ille-et-Vilaine kaj en la regiono Bretonio.

Bruz
komunumo
La stacidomo de Bruz
Blazono
Oficiala nomo: Bruz
Ŝtato Francio Francio
Regiono Bretonio
Departemento Ille-et-Vilaine
Arondismento Rennes
Kantono Bruz
Interkomunumo Rennes Métropole
Historia regiono Bretona duklando
Rivero Vilaine
Situo Bruz
 - koordinatoj 48° 01′ 29″ N 01° 44′ 45″ U / 48.02472 °N, 1.74583 °U / 48.02472; -1.74583 (mapo)
Plej alta punkto
 - alteco 99 m s. m.
Plej malalta punkto
 - alteco 12 m s. m.
Areo 29,95 km² (2 995 ha)
Loĝantaro 16 235 (2009)
 - de aglomeraĵo 395 710
Denseco 542,07 loĝ./km²
Dato 2008-2014
Urbestro Philippe Caffin
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 35170
INSEE 35047
Situo kadre de Francio
Situo kadre de Francio
Situo kadre de Francio
Situo kadre de Ille-et-Vilaine
Situo kadre de Ille-et-Vilaine
Situo kadre de Ille-et-Vilaine
Vikimedia Komunejo: Bruz
Retpaĝo: ville-bruz.fr Oficiala retpaĝejo

La komunumo situas en Alta-Bretonio ("Haute-Bretagne") en la lando de Rennes. Ĉefurbo de la kantono de la sama nomo, ĝi estas unu el la 37 komunumoj de la aglomeraĵa interkomunumo Rennes Métropole.

Bruz estas ĉe la bordo de la rivero Vilaine kaj posedas multajn disajn monumentojn. Iama vivloko de la episkopoj de Rennes, precipe kampara ĝis la mezo de la 20-a jc, la komunumo estas multe influata de la proksimeco de Rennes. Laŭ la loĝantaro, ekde 2008, ĝi estas la kvina urbo de la departemento[1].

Geografio redakti

Situo redakti

Bruz situas proksimume centre de la departemento Ille-et-Vilaine, je 14 km sud-sud-okcidente de Rennes, departementa kaj regiona prefektejoj.

La najbaraj komunumoj estas la sekvantaj:

Geologio kaj reliefo redakti

 
Geologia mapo de la Armorika montaro, facile videblas la pozicio de Bruz laŭlonge de la rivero Vilaine ĉe la limo de la baseno de Rennes (flava).

Kvankam ĝi situas en la centro de la Armorika montaro, la geologio de Bruz apartenas al la tre malsama sedimenta baseno de Rennes. Situanta ĉe la suda limo de tiu baseno, la vilaĝo Pont-Réan troviĝas sur formacio de paleozoikaj sinklinaloj el ruĝa ordovicia skisto . Tiu skisto kaj tiu, kiu ĉirkaŭas ĝin, estis longtempe ekspluatata kaj kontribuis al la arkitekturo de la lando de Rennes.

La alteco de la komunuma teritorio varias inter 40 kaj 20 m, laŭ malkruta deklivo de oriento al la rivero Vilaine okcidente. La rivero Seiche fosis valon de oriento al okcidento sude de la centro. La plej malalta punkto de la komunumo troviĝas sude, kie la rivero Vilaine eliras el la teritorio je alteco de 12 m. La plej alta punkto troviĝas je 99 m, ĝuste super la plej malalta punkto.

Hidrografio redakti

 
Bruz troviĝas tute en la akvokolekta areo de la rivero Vilaine.

La rivero Vilaine laŭlongas kaj konsistigas la okcidentan limon de la komunumo. Multaj alfluantoj de la rivero Vilaine trairas la komunumon (de la monto al la valo) :

  • la rivereto Reynel konsistigas la nordan limon kun la komunumo Saint-Jacques-de-la-Lande ;
  • la rivereto Mortais trairas la kampuson de Ker Lann antaŭ ol alflui en la kanalon de Cicé ;
  • la rivero Meu alfluas en la riveron Vilaine ĉe la okcidenta limo ;
  • la rivero Seiche fluas sude de la urbo. Ĝi alfluas en la riveron Vilaine ĉe la suda limo de la komunumo.

Personoj ligitaj al la komunumo redakti

Aldone al la urbestroj jam cititaj supere, aparte François Joly, estas :

Notoj kaj referencoj redakti

Notoj redakti

Referencoj redakti

  1. La loĝantaro de Bruz superas tiun de Cesson[rompita ligilo], Ouest-France, 5-an de Januaro 2011.

Bibliografio redakti

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti