Bryan Allen
Bryan L. ALLEN (naskiĝis la 13-an de oktobro 1952 en Visalia, Kalifornio) estas eksa amatora konkura biciklisto kaj mem-trejnita pendglisila piloto. Li akiris famon per dufoja gajno de Premio Kremer por hom-movita flugado, per Gossamer Condor (1977) kaj Gossamer Albatross (1979).
Bryan Allen | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 13-an de oktobro 1952 (71-jaraĝa) |
Alma mater | California State University, Bakersfield • Tulare Union High School |
En 2007 li laboras ĉe Jet Propulsion Laboratory en Pasadena, Kalifornio, kiel softvara inĝeniero por la esplorado de Marso.
Eksteraj ligiloj redakti
- Bryan Allen's hejma paĝo (angle)